Read Ebook: Tri Noveloj by Irving Washington Grobe Edwin Translator
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page
Ebook has 145 lines and 11537 words, and 3 pages
Tri Noveloj
by Washington Irving
Edition 1,
Unua Eldono: Julio 1998
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"RIP VAN-WINKLE"
"TO THE READER"
"ADVENTURE OF THE GERMAN STUDENT"
Copyright 1998 Edwin P. Grobe for the English-to-Esperanto translations
RIPO VAN-VINKLO
La sekvonta rakonto malkovri?is en la dokumentaro de forpasinta Didriko Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur beda?rinde malmulte pri liaj plej ?atataj temoj. La maljunajn bur?ojn tamen, kaj precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn li bon?ancis renkonti a?tentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan en ?ia malalttegmenta biendomo sub lar?bran?a platano, li ?in konsideris kiel specon de kvaza? presita esplorlibro kaj ?in studegis kun la avido de legemulo.
La rezulto de ?iuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, verdire, ?i neniel pli bonas ol ta?gas. ?ia ?efa valoro estas rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmi?as. ?iuj bibliotekoj ?in konservas nun en siaj historiaj kolekta?oj, ju?ante ?in verko de sendubinda a?toritato.
La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian ?atokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo ?i polvotrompis la okulojn de najbaroj kaj mal?ojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej a?tentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj malsa?ecojn "kun pli da malfeli?o ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke neniam li celis vundi nek ofendi.
Kiom ajn malalttakse lin ju?as kritikantoj, altvalorajn memora?ojn pri li ankora? retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj nombri?as precipe iuj bakistoj kiuj e? entreprenis bildigi lian figuron sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmorti?on, preska? similan al tiu de homoj kies bildoj stampi?as sur Vaterlo-medalo a? Re?in-Anjo-kvaronpenco.
Kiu ajn navigis kontra?flue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn Montojn. Ili estas distran?ita ero de la granda Apala?a familio kaj vidi?as forokcidente de la rivero, supren?velante ?is sinjora alteco, supermo?tante la ?irka?antan pejza?on. ?iu sezona ?an?i?o, ?iu vetera alii?o, verfakte ?iu dumtaga novhori?o estigas malsamecon en la magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ?iuj bonaj edzinoj proksimaj kaj malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas bona kaj konstanta la montoj vesti?as blu- kaj purpurkolore kaj desegnas siajn a?dacajn siluetojn sur la klaran vesperan ?ielon. Foje, tamen, kiam la ?irka?anta pejza?o restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn grizvaporajn kapu?ojn kiuj, en la lastaj radioj de la subi?anta suno, brilas kaj lumi?as glorkrone.
?ebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al voja?anto ekvidi malpezan fumon suprenspirali el vila?o kies ?indotegmentoj brilas inter la arboj tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandi?as en la fre?an verdon de la pli proksima pejza?o. Eta vila?o de granda antikveco ?i estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj tempoj de la provinco, ?irka?komence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto , kaj anta?nelonge ankora? konservante domojn kiujn la originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj de lignokrada?oj kaj gablofasadoj protektataj de ventoflagoj.
En tiu sama vila?o kaj en unu el tiuj samaj domoj lo?is multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankora? provinco de Britio, senceremonia bonhumorulo nomi?anta Ripo Van-Vinklo. Li estis posteulo de tiuj Van-Vinkloj eminenti?intaj tiel galante en la kavalirecaj tagoj de Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontra? Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de siaj anta?irintoj.
Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis anka? afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta kvalito ?uldi?as eble tiu spirita submeti?emo gajninta al li tiel universalan popularecon. Plejmulte emas lakei?i kaj bonvoli?i eksterhejme viroj jam spertintaj la disciplinon de ?ehejmaj megeroj. Iliaj temperamentoj fleksebli?is kaj maleebli?is sendube en la fajra forno de ?ehejma malfeli?o. ?ehejma prelego egalvaloras ?iujn ?epre?ejajn predikojn kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas esti konsiderata, la? multaj vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras, Ripo Van-Vinklo estis trioble benita.
Certe estas ke li multe pla?is al ?iuj bonaj edzinoj de la vila?o kiuj, la? la kutimo de la milda sekso, apogis lin en ?iuj familiaj disputoj kaj neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj kla?adkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La infanoj de la vila?o, siaflanke, kutimis ekkrii pro ?ojo kiam li alproksimi?is. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili, scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sor?istinoj kaj Indianoj. Kiam li la?vagadis la vila?on, ili ?irka?is lin trupe, posttirante liajn vesta?erojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune pri?ercante milmaniere. Dume tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo.
La ?efa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al ?iuj specoj de profitestiga laboro. Tia?o ne povintus rezulti pro manko da diligento a? persisto ?ar li kutimis sidi sur malseka roko kun fi?kaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fi?kapti taglonge tute senplende kvankam kura?igis lin la ekmordo de nepre nenia fi?o. Li ne hezitis porti pafilon sur?ultre dum sinsekvaj horoj, pezpa?adante tra arbaroj kaj mar?oj, la?monte kaj la?vale, cele al mortpafi kelkajn sciurojn a? sova?ajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron e? okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj superis ?iujn konkursantojn dum maiz-sen?elig- a? ?tonmur-konstru-mat?oj. Krome la vila?aninoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj kaj lin invitis plenumi hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupi?i pri ?ies aferoj krom siaj. Pri siafamiliaj devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis interesi?i.
Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. ?i estas la plej pesta terpeceto de la tuta lando. ?ia ?iu enhava?o jam malboni?is kaj da?re malboni?os, malgra? lia laboro. Liaj ?irka?bariloj ade dispeci?as. Lia bovino devoji?as a? tretas la brasikbedon. Trudherboj kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ?iam ekfalas sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia hereda bieno ?rumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam restis el ?i ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, ?i persistis esti la plej malbone prizorgata bieno de la regiono.
Aldone liaj gefiloj estis tiel ?ifonvestitaj kaj sova?kondutaj kiel orfoj apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita la? la patra modelo, promesis heredi la kutimojn kaj la vesta?ojn de la patro. Li ofte vidi?is postsekvante kvaza? ?evalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la patro for?etita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis reteni supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian robtrena?on okaze de malbona vetero.
Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj feli?aj homoj kiuj, havante folan, facile funkciantan temperamenton, ne maltrankvili?as pri la mondo, man?as blankan a? brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge a? pli sen?ene akireblas, kaj preferus malsufi?e man?i pencopreze ol labori pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus sian vivon fajfante pro perfekta kontenti?o. Lia edzino tamen ade plenigis liajn orelojn pri plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte ?ia lango sen?ese movi?is kaj ?io tio kion li diris a? faris estigis senmanke torenton da ?ehejma elokventeco. Ripo disponis pri ununura respondrimedo por ?iuj tiuj prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li levis la ?ultrojn, ?ancelis la kapon, suprendirektis la rigardon, tamen nenion diris. Sed tio ?iam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon. Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retiri?is al eksterdoma sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo.
La ununura ?ehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel inregata kiel sia mastro ?ar Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel kunbatalantojn en senokupeco. ?i e? rigardis Lupon kun malbondeziraj okuloj, supozante ?in la ka?zo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere estas, ke teme pri ?iuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al respektinda hundo, ?i estis la plej kura?a besto iam esplorinta la arbarojn. Sed kiu kura?o kapablas kontra?stari la sen?esajn kaj ?iosie?antajn terurojn de virina lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, ?ia hupo falis, ?ia vosto velkis ?isplanke a? bukli?is interkrure, ?i ?teliradis kun mieno de pendumoto, ?etante multajn ?isflankajn rigardetojn al Sinjorino Van-Vinklo. Kiam ajn ?i eksvingetis balailon a? kuleregon, la hundo alkuregis haste kaj jelpante la pordon.
La tempoj ade kaj sen?ese malpliboni?is por Ripo Van-Vinklo dume ke la jaroj de lia geedzi?a ekzisto ade kaj sen?ese plinombri?is. A?o ne malakrigas akran humoron kaj akra lango estas la sola randohava ilo kiu pliakri?as pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post eldoma forpeli?o, partoprenante en speco de klubo de sa?uloj, filozofoj kaj ceteraj vila?aj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta anta? malgranda gastejo ornamita per ru?vanga portreto pri Lia Re?a Mo?to Georgo la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre da?re de longa senzorga somertago, parolante senentuziasme pri vila?aj kla?a?oj a? rakontante senfinajn dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus ?tatistan salajron la bon?anco a?skulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje kiam malnova ?urnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta voja?into. Kiel solene ili a?skultis ties enhava?on trenparole deklamatan de Deriko Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute sentime la plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel sa?e ili kunmeditadis pri publikaj eventoj jam okazintaj anta? pluraj monatoj.
La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vila?a patriarko kaj mastro de la gastejo anta? kies pordo li sidis de la mateno ?is la nokto, movi?ante nur sufi?adistance por resti sub la ombro de granda arbo kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis kalkuli la taghoron la? liaj movoj tiel akurate kiel la? sunhorlo?aj indikoj. Vere estas ke preska? neniam li a?di?is parolante, preferante fumi sen?ese sian pipon. Liaj adeptoj tamen komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn.
Kiam malpla?is al li legata a? rakontata temo, la?oniobserve, li fumis la pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blova?ojn. Se la temo tamen pla?is al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, ?in elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon elbu?e, lasante la bonodoran vaporon kirli?i ?irka?naze, li kapjesis solene en signo de nepra aprobo.
El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj malla?dinte ties anojn. Nek tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis al li la terura diablino, kondamne dirante ke la gastejestro respondecas pri la senokupeco de ?ia edzo.
La kompatindan Ripon preska? entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidi?i arbobaze kaj dividi la enhava?on de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel kunviktimon de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino hundovivigas vian vivon. Sed ne maltrankvili?u pri tio, kara kuna?o. Da?re de mia vivado neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis sopire la mastran viza?on kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la emocion.
Okaze de longa, bela, a?tuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupi?is pri sciur?asado, sia plej ?atata sportentrepreno, kaj la silentaj solecejoj e?is kaj ree?is lian pafilbruadon. Anhelante, laci?inte, li sin malsupren?etis malfru-posttagmeze sur verdan teralta?on, kovritan de montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malferma?o li povis superspektadi tutan malsupreku?antan pejza?on etendi?antan trans multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran Hudsonon, movi?antan ege, ege malsupre de li la? sia silenta sed mo?ta fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo a? velon de malhasta boateto haltinta por dormpa?zo diversloke sur ?ia vitrobrila surfaco, tiam malaperantan finfine en la blua alta?aro.
Aliflanke li enrigardis profundan, sova?an, solecan, dikvilan abismon kies fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apena? atingis la reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis ku?ante, primeditante tiun vida?on. Iompostiome la vespero anta?envenis. La montoj komencis ?eti siajn longajn bluajn ombrojn trans la valojn. Prikonsciinte ke la ?ielo nokti?os jam longe anta? ol li povos atingi la vila?on, li suspiris fortasone, anta?pensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea renkonti?o kun Sinjorino Van-Vinklo.
En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li a?dis malproksiman vo?on kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li ?irka?rigardis sed nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin trompis iu fantazio, li forturni?is cele denove al malsupreniri kiam li rea?dis tra la silenta vesperaero la saman kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!"
Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, gra?lante malla?te aliris ka?rante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama direkto kaj ekvidis strangan figuron suprenvenadi labore la? la rokaro, anta?enklini?ante sub la pezo de iu surdorsa ?ar?o. Surprizis Ripon vidi homan esta?on en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante tamen ke temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por apogi tiun.
Alveninte pli proksime li e? pli surprizi?is pro la malkutima aspekto de la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon kaj grizi?intan barbon. Li vesti?is la? la antikva Nederlanda modo, surportante senmanikan ve?ton ?irka?ligitan ?etalie kaj plurajn ?isgenuajn pantalonojn ornamitajn la?flanke per butonvicoj kaj ?egenue per ?tofpufa?oj. Li portis sur?ultre pezan bareleton, la??ajne plenigitan je alkohola?o, kaj pergeste invitis Ripon alproksimi?i kaj kunsubteni la ?ar?on. Kvankam iom timida kaj malfidante la novan konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke apogante unu la alian, ili suprengrimpis la? mallar?a ravineto, ver?ajne la seka fluejo de montotorento.
Dum ili suprengrimpis Ripo a?dis de tempo al tempo longajn ruli?antajn sonoradojn, kvaza? foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon a? fendegon situantan inter altaj rokoj ?is kiuj ilia malfacila irvojo ilin kondukis. Li pa?zis momenton, supozante ?in la murmurado de unu el tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam anta?eniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton ?irka?atan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn bran?ojn sursupra?aj arboj, rezulte de kio la voja?anto nur malofte ekvidis eretojn da blua ?ielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo kaj lia kuniranto penadis silente ?ar, kvankam la helpanto scivolemis ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkohola?barelon la? la sova?a monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkoni?on.
Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj miriga?oj. Sur centra ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vesti?is en kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn; aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn tran?ilojn en siaj zonoj; preska? ?iuj elmontris ampleksajn ?isgenuajn pantalonojn, konforme al la jam anoncita modo de la gvidanto.
Strangaj estis anka? la mienoj. Unu havis grandan kapon, lar?an viza?on kaj etajn porkajn okulojn. Alia viza?o ?ajnis konsisti entute el nazo kaj kroni?is per blanka sukerbloksimila ?apelo ornamita de eta ru?a kokvosto. ?iuj surportis barbojn malsamformajn kaj -kolorajn.
Unu el tiuj ?ajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita viza?o, li surportis la?itan jakon, lar?an zonon kun mallonga kurbi?inta glavo, altan kronhavan ?apelon kun plumo, ru?ajn ?trumpojn kaj altkalkanumajn ?uojn ornamitajn de kokardoj. La tuta ludantaro memorigis Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentra?o pendanta en la salono de Pastoro Van-?ajko, la vila?a pre?ejestro, kunportita el Nederlando epoke de la koloniado.
La plej stranga aspekto de la afero, la? Ripo, estis tio ke, kvankam la ludantoj ver?ajne distri?is, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj estigis la plej misteran silenton, fari?ante la plej malfeli?a festantaro kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okaza?o nenio krom la bruo de la kugloj kiuj, ruli?ante, e?is la?montare kiel mu?antaj tondrojkrakoj.
Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj ?esis ludi kaj fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmovi?o kaj tiel strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo ?anceli?is en lia brusto kaj liaj genuoj intermarteli?is. Lia kunulo nun malplenigis la bareleton je ties enhava?o, elver?ante tiun en grandajn flakonojn kaj indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkohola?on en nepra silento, tiam reaktivigis sian ludadon.
Iompostiome malpligrandi?is la miro kaj anksieco de Ripo. Li e? kura?is, kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinka?on kiu, li ekkonsciis, havis preska? la saman saporon kiel bonkvalita Holando-?ino. Li estis denaska soifulo kaj balda? ne rezistis al la tento denove trinki. Unu ?erpo invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke tempofine liaj sensoj superforti?is, liaj okuloj na?umis en la kapo kiu gradon post grado anta?enklini?is ?is kiam finfine li profunde ekdormis.
Veki?inte, li konsciis situi sur la sama verda alta?o de kie li unuafoje ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn: matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre, alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis ?i-tie la tutan nokton!" Li ekmemoris la anta?dormajn okazinta?ojn: la strangulon kun la alkohola?bareleto; la montoravinon; la sova?an retiri?ejon inter la rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono! Tiu abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpiga?on mi rakontu al Sinjorino Van-Vinklo?"
Li ?irka?rigardis, ser?ante sian pafilon, sed anstata? pura, bonoleita birdofusilo li trovis malnovan musketa?on lin apudku?antan: rustotavolo kovris ?ian paftubon, ?ia seruro forfalis, ?ian fuston vermoj elman?is. Li nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin pri?ercis kaj, dozinte al li fortan alkohola?on, for?telis lian pafilon. Aldone, Lupo malaperis sed eblas ke ?i forvagis ?asante sciuron a? perdrikon. Li fajfvokis la hundon kaj kriegis ?ian nomon, sed la entrepreno entute senrezulti?is. La e?ooj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis nenia hundo.
Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj renkontonte tie restintan distri?inton, informi?i ?e tiu pri siaj pafilo kaj hundo. Ekstari?inte por survoji?i, li sentis rigidon en la artikoj kaj malfacilecon en sia irkapablo. "?i-tiuj montaraj litoj ne konvenas al mi," pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi re?matismon, Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze."
Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon la? kiu li kaj lia kunulo suprengrimpis la anta?an vesperon. Surprizege, monta rojo nun fluis ?a?me malsupren la? la ravino, saltante de roko al roko, plenigante la valeton je babilumaj murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpa?i la? ties bordoj, anta?enpenigante tra densa?oj de betulo, sasafraso kaj hamamelido, foje stumblante a? impliki?ante en la sova?aj vitoj spiraligintaj siajn buklojn a? ?irojn de arbo al arbo kaj etendintaj kvaza?an kaptoreton la? lia irvojo.
Tempofine li atingis la lokon kie anta?e la ravino eniris la klifojn en la direkto al la amfiteatro sed restis tie neniaj indika?oj pri tia malferma?o. La rokoj estigis altan nepenetreblan muron super kiu la kaskado alvenis falante en tavolo da pluma ?a?mo, trafante malsupre lar?an profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la ?irka?anta arbaro. ?i-tie tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis vo?e kaj fajfe sian hundon. Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distri?ante alte en la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj, sekuraj en sia altejo, ?ajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de la malbon?anca viro.
Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis ?ar mankis al li iu ajn matenman?o. Li mal?oji?is pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis renkonti sian edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li skuis la kapon, sur?ultrigis la rustan armilon kaj, korsuferante pro ?eno kaj anksieco, ekhejmeniris.
Dum li alproksimi?is la vila?on li renkontis plurajn homojn sed rekonis neniajn. Tio lin surprizis ?ar li opiniis koni ?iujn tiuregionanojn. Cetere, ili vesti?is malsammode kiel lia kutimo. ?iuj lin fiksrigardis reciproke surprizite kaj senescepte frotis la mentonon lin ekvidinte. La konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente ?in imiti, post kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongi?is je unu piedo.
Nun li jam eniris la anta?kvartalojn de la vila?o. Aro da strangaj geknaboj lin postkuris, kriegante primokante, indikante perfingre lian grizan barbon. Aldone la hundoj, neniun el kiuj li identigis kiel anta?an konata?on, postbojis lin dum li preterpasis. La vila?o mem ?an?i?intis. ?i estis pli granda kaj pli dense enlo?ata. Aperis lo?domvicoj kiujn li neniam anta?e vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn anta?e li frekventis. Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. ?e la fenestroj elmontri?is strangaj viza?oj. ?io strangis.
Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi ?u li kaj la ?irka?anta mondo ne estas sor?itaj. Certe tiu-?i estas lia denaska vila?o kiun li forlasis nur hiera?. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance preterfluas la ar?enta Hudsono. Jen situas ?iu monteto, ?iu valeto precize same kiel ?iam anta?e. Ripo ege perpleksi?is. "Tiu hiera?vespera flakono," li pensis, "malfeli?e konfuzis mian kompatindan kapon!"
Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li alproksimi?is kun silenta miro, atendante ?iun momenton a?di la stridan vo?on de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponi?is: la tegmento enfalis; la fenestroj disi?is; la pordoj dis?arniri?is. Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo ka?ra?is proksime al ?i. Ripo alvokis la beston la?nome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "E? mia hundo," suspiris la malbon?anca Ripo, "min forgesis!"
Add to tbrJar First Page Next Page