bell notificationshomepageloginedit profileclubsdmBox

Read Ebook: Tri Noveloj by Irving Washington Grobe Edwin Translator

More about this book

Font size:

Background color:

Text color:

Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page

Ebook has 145 lines and 11537 words, and 3 pages

Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li alproksimi?is kun silenta miro, atendante ?iun momenton a?di la stridan vo?on de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponi?is: la tegmento enfalis; la fenestroj disi?is; la pordoj dis?arniri?is. Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo ka?ra?is proksime al ?i. Ripo alvokis la beston la?nome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "E? mia hundo," suspiris la malbon?anca Ripo, "min forgesis!"

Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ?iam anta?e enbonordigis. ?i estis malplena, mizera, ver?ajne forlasita. Tiu dezerteco venkis ?iujn geedzajn timojn liajn. La?te li alvokis siajn edzinon kaj infanojn. Dummomente lia vo?o sonigis la solecajn ?ambrojn. Tiam denove ?io silentis.

Haste li eliris la domon kaj ege rapide survoji?is en la direkto al sia anta?a distri?ejo, la vila?a gastejo. Anka? tiu malestis. Anstata?is ?in disfalema ligna konstrua?ego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ?apeloj kaj subjupoj. Super la pordo estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstata? la arbego anta?e ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta ru?an dorm?apon kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita malkutima kuniga?o da steloj kaj strioj. Tio ?io strangis kaj malkompreneblis.

Sur la signo tamen li rekonis la rubenru?an viza?on de Re?o Georgo sub kiu li tiel ofte anta?e fumis trankviligan pipon. Sed e? tiu-?i kurioze metamorfozi?intis. La ru?an mantelon anstata?is blu- kaj ?amkolora?o. Ne sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan ?apelon portis la kapo. Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VA?INGTONO.

La?kutime ?irka? la pordo homamaso kunpremi?is sed Ripo rekonis nenian viza?on. ?ajne la karaktero mem de la homoj ?an?i?is. ?i havis aktivan, okupatan, disputeman kvaliton anstata? la kutimaj flegmo kaj dormema trankvilo. Vane li ser?is la sa?an Nikolaon Vederon, kun lia lar?a viza?o, duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed tabakajn fumnubojn. Vane li ser?is Van-Bumelon, la lernejestron, dise informantan pri la enhava?o de malnovega ?urnalo. Anstata?e maldika galulo, kun po?oj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de sepdek ses kaj aliaj vortoj kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro Van-Vinklo nepre Babelan ?argonon.

La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia kruda vesta?aro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj ?ekalkane balda? atentigis la tavernajn politikistojn. Ili ?irka?amasi?is lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed aktiva uleto altiris lian brakon kaj levi?inte piedpinten, demandis apudorele "?u li estas Federalisto a? Demokrato?" Same kiel anta?e Ripo ne sukcesis kompreni la demandon. Sci?ajna sinadmira maljunulo, surportante deklivangulan ?apelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin ekstariginte anta? Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula ?apelo kvaza? penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone "kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon sur?ultre kaj postsekvatan de kanajlaro kaj ?u li celas estigi tumulton en la urbo?"

"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla pacema viro, denaska ?i-lokano, lojala servanto de la re?o, Dio benu lin!"

La ?irka?antoj eligis ?eneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono! Rifu?into! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto surportanta la oblikvangulan ?apelon repacigis la spektantaron kaj, dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto kial li tien alvenis kaj kiun li ser?as? La kompatindulo deklaris humile ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur ser?e de kelkaj najbaroj anta?e frekventintaj la tavernon.

"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."

Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?"

Esti?is iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona vo?o. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis anta? dek ok jaroj! Anta?e en la pre?eja tombo vidi?is ligna tombosigna?o informanta pri li sed poste anka? tiu putris kaj foriris."

"Kie estas Bromo Du?ero?"

"Ho, li soldati?is komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de la atako ?e ?tona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekesti?inta ?ebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis."

"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"

"Anka? li soldati?is, generali?is grandhonore, kaj nun postenulas en Kongreso."

La koro de Ripo mortumis kiam li pria?dis la malfeli?igajn ?an?ojn okazintajn en lia hejmvila?o kaj ?e liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en la mondo. Anka? lin mistifikis ?iu respondo ?ar temis pri grandegaj tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, ?tona Kabo. Mankis al li sufi?e da kura?o por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj malespere li kriegis: "?u neniu konas Ripon Van-Vinklon?"

"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo Van-Vinklo tie for, sin apogante kontra?arben."

Ripo rigardis kaj vidis akuratan duobla?on de si en la epoko kiam li surgrimpis la monton: ver?ajne tiel pigran kaj certe tiel malbone vestitan. Nun la kompatindulo entute konsterni?is. Li pridubis sian propran identecon: ?u li estas si mem, ?u li estas aliulo? Meze de tiu konsterni?o la deklivangul-?apelulo demandis kiu li estas kaj kio estas lia nomo?

"Dio scias!" li ekkriis, sen da?ra penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en miaj ?uoj. Hiera?vespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni ?an?is mian pafilon kaj ?io ?an?i?is kaj mi ?an?i?is kaj nun mi ne plu scias kiel mi nomi?u nek kiu mi estu!

La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi, palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontra?frunten. Oni proponis flustravo?e sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin malbonfartigi. A?dinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la sensimetrian ?apelon iom haste retiri?is.

En tiu grava momento fre?viza?a belforma virino sin anta?en?ovumis tra la homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. ?i portis en la brakoj diketan infanon kiu, ektiminte pro la a?a aspekto de la grizbarbulo, ekploregis. "Silentu, Ripo!" ?i kriordonis. "Silenton, mi petas, stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la maniero de ties patrino, la tono de ?ia vo?o, ?io aktivigis en lia menso sinsekvon da memora?oj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li petis.

"?udito Gardenjero."

"Kaj la nomo de via patro, kio ?i estis?"

"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomi?is sed jam forpasis dudek jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste rea?digis nova?ojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. ?u li sin mortpafis, ?u Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam nur knabineto."

Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ?in kun hezita vo?o.

"Kie estas via patrino?"

"Ho, ?i mortis anta? nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de kverelo kun Nov-Anglia kolportisto."

Almena? tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne plu kapablis sin reteni. Li ?irka?brakis kaptomode sian filinon kaj ?ian infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Anta?e Ripo Van-Vinklo la juna! Hodia? Ripo Van-Vinklo la maljuna! ?u neniu rekonas la kompatindan Ripon Van-Vinklon?"

?iuj staradis mirigite, ?is kiam maljunulino, elirante ?ancelpa?e la amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ?i la viza?on de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem! Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek longajn jarojn?"

Sian aventuron Ripo rapide rakontis ?ar la dudek jarojn li pasigis same kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, a?skultante la rakonton. Iuj palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto kun la deklivangula ?apelo, alreveninte la scenejon nur fine de ?iu dan?ero, malgajigis la bu?on kaj ?ancelis la kapon, responde al kio okazis ?enerala kap?anceli?o tra la tuta kunvenintaro.

Tiuj kunkonsentis tamen agi la? la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili vidis ?us tiam anta?enveni malrapide la? la vojo. Li estis posteulo de la samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la provinco. Petro, la plej a?a lo?anto de la vila?o, estis bone informita pri ?iuj mirindaj okazinta?oj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li certigis al la vila?anoj tion ke, la? informo transdonita al li fare de lia historiista anta?ulo, ekde ?iam strangaj esta?oj hantis Katskilajn Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ?iujn dudek jarojn kun la ?ipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia anta?a entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon. Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn la? antikva Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro a?dis proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn kuglopilkojn.

Por mallongigi longan historion, la kuni?intaro diskuni?is, preferante okupi?i denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo lin hejmenkondukis ?e si. ?i pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj anta?e surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidi?is anta?e sin apogante kontra?arben, tiu dungi?is kiel laboristo sur la familia bieno. Li elmontris tamen heredan preferon okupi?i pri ?io ajn krom siaj proprabienaj devoj.

Ripo nun reaktivigis siajn anta?ajn promenadojn kaj kutimojn. Balda? li rerenkontis multajn anta?ajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amiki?i kun la noveminenti?anta generacio ?e kiu li balda? sin ege estimigis.

Havante nenion farotan ?ehejme, atinginte tiun feli?an a?on kiam viro rajtas senokupi?i senripro?e, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon ?e la gasteja pordo kaj eminenti?is kiel unu el la patriarkoj de la vila?o kaj kronikistoj pri la forpasintaj "anta?militaj" jaroj. Necesis al li iom da tempo anta? ol povi sin ?isdatigi pri aktualaj kla?a?oj a? ekkompreni la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis sendependeca milito; ke la lando maljungi?is disde malnova Anglio; ke, anstata? esti servanto de Lia Re?a Mo?to Georgo la Tria li nun estis libera civitano de Unui?intaj ?tatoj.

Efektive, Ripo neniel estis politikisto. ?tataj kaj imperiaj ?an?oj neniel lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe suferis: virinjupa regado. Feli?e, tio nun fini?is. Li forigis la kolon el la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon la?vole sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis ?ian nomon, li ?ancelis la kapon, levis la ?ultrojn, rigardis ?ieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel a? rezignacio pri lia sorto a? ?ojo pri lia savo.

Li kutimis rakonti sian historion al ?iu fremdulo alveninta la gastejon de S-ro Dolitlo. Komencaetape, la? onia observo, li iom ?an?is diversajn detalojn okaze de ?iu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre lastatempe veki?is. Finfine tamen la evento konkreti?is en la rakonton kiun mi ?us raportis kaj ?iuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono ?in parkerigis. Iuj ?iam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo frenezi?is kaj ke raportante pri la afero li ?iam malkonstantas. La maljunaj Nederlandaj lo?antoj tamen, preska? senescepte, bonvolis ?in kredi. E? hodia?, kiam ajn ili a?das somerposttagmezan fulmotondron en Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia ?ipanaro ludkuglas. Komuna deziro de ?iuj virinregataj edzoj de la regiono estas, kiam la vivo tro monotoni?as, ekpovi trinki trankviligan ?erpon el la flakono de Ripo Van-Vinklo.

AL LA LEGANTO

Estimata kaj Kara Leganto! ?u iam perfida malsano vin embuskis meze de agrabla ekskurso? ?u ?i stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la soleco de gasteja ?ambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj enlitigite pro malbonfarto en tiu-?i malnova landlima urbo Majenco. Mi el?erpis ?iun distri?rimedon. Mi konas la vo?on de ?iu horlo?o kiu anoncas kaj la sonon de ?iu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en kiu sekundo a?skulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la garnizonon al la paradejo, a? je kiu horo atendi la foran muzikon de la A?stria militbando. ?iuj tiuj finesti?is lacigaj por mi. E? la bone konata promenpa?aro de mia kuracisto dum li la?iras malrapide la koridoron, efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj ?uoj, ne plu estigas pla?an interrompon al la monotonio de mia apartamento.

Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentri?i. Mi kontrolis volumon post volumo sed ilin for?etis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu." Neniam ekkoncepti?is pli bon?anca ideo. Tuj ?i havigis al mi okupi?on kaj distri?on. Verki libron konsideri?is en malnovaj tempoj kiel labora kaj malfacila entrepreno, ?ar oni nomis "verko" la plej sengravecan elpensa?a?on kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de la sa?emuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodia?.

Danke al la plibonigoj okazigitaj en ?iuj specoj de fabrikado, la librofara arto jam sin konigis e? en siaj plej malaltnivelaj detaletoj. ?iu estas a?toro. La senokupuloj skriba?as foliantojn por pasigi la tempon. Junaj ?entlemanoj ?etverkas paron da dozavoj dum la pa?zintervaloj de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo kun kiu ?ia avino fabrikis aron da se?malsupra?oj.

Tial anka? mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi ser?fosis mian tekon kaj ser?kontrolis inter miaj memora?oj tiujn ?vebantajn materialojn kiujn homo kutime kolektas voja?ante, kaj mi ilin aran?is en ?i-tiu verketo.

?ar mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la mondo ?atas instrui?i pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn la lecionojn kiujn pla?us al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el miaj samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida morala?o kiun enhavas ?iu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed la leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la mondon per mildaj aliiga?oj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almena? tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco.

Mi ne favoras tial tiujn nudviza?ajn rakontojn portantajn siajn morala?ojn sursurface, fiksrigardantajn senpere la viza?on de la leganto. Ili sufi?as por forturni la ofendi?eman leganton. Tute kontra?e, mi ofte ka?is mian morala?on, kamuflante ?in la?eble plej multe per sukera?oj kaj spica?oj por ke, dum la ordinara leganto a?skultas kun malfermita bu?o fantom- a? amrakonton, li ricevu en la gor?on solidan moralecboluson tien ruzen?ovitan sen iam konscii pri la ruzo.

Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj a?toro ?erpas siajn rakontojn, ne certante ?u ?i rajtas nek ?is kiu punkto ilin fidi, mi informu ke Aventuro de la Germana Studento, a? la lasta parto de ?i, bazi?as sur anekdoto transdisponigita al mi el, la?raporte, Franclingva fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis ?in, ke Angla a?toro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen presitan ekzempleron a? de la unua a? de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de Aventuro de la Mistera Pentra?o kaj de Rakonto de la Juna Italo estas svagaj memora?oj pri anekdotoj rakontitaj al mi anta? kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo inter la banditoj pruntepreni?is preska? entute de a?tenta manuskripta rakonta?o.

Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ?i-tiu verko, kaj efektive pri miaj rakontoj ?enerale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna voja?anto. Mi iom legis, a?dis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo tial plenas je multegaj diversa?oj. Kiam mi voja?as, tiuj heterogenaj temoj miksi?as en mia menso, same kiel vesta?oj miksi?as en malbone pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas ?u mi legis, a?dis a? revis ?in. Kaj mi ?iam dubas pri kiom el miaj propraj rakontoj mi rajtas kredi.

Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona deziro, kaj preter ?io, kun bona humoro, la kolekta?on kiu ?i-tie prezenti?as. Se finesti?as malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas, almena? ili finesti?as mallongaj. Tial neniu laci?os dum longa tempo legante ununuran rakonton. "Malsameco ?armas," deklaras iu poeto.

?an?o trankviligas, e? se la ?an?o iras de malbono al plimalbono. Kiel mi multofte konsciis voja?ante en dili?enco, eblas al la sidanto iom sin komfortigi ?an?ante sidpozon kaj kontuzi?ante en nova parto de la korpo.

?iam via, ?ofredo Krajono

Datigita ?e Hotel-Darm?tato kontra?vide de Hotel-Parizo Majnco, alie nomi?anta Majenco

AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO

En ?torma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano revenis al sia lo?ejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo. La fulmo brilis kaj la la?taj tondrokrakoj klakadis la? la altaj mallar?aj stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano.

Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page

 

Back to top