Read Ebook: La Karavano by Hauff Wilhelm Eggleton J W Translator
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page
Ebook has 328 lines and 39782 words, and 7 pages
Translator: J. W. Eggleton
TRANSCRIBER'S NOTE:
LA KARAVANO
WILHELM HAUFF
EL GERMANA LINGVO TRADUKIS J. W. EGGLETON
Dua eldono
TABELO DE ENHAVO.
Anta?parolo La Karavano La Historio pri Kalifo Cikonio La Historio pri la Fantom?ipo La Historio pri la Dehakita Mano La Savo de Fatme La Historio pri Malgranda Muk La Fabelo pri la Falsa Princo
ANTA?PAROLO.
J. W. Eggleton.
Haubinda , la 28an de Aprilo, 1910.
LA KARAVANO.
Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebena?o, kie nenio vidi?as krom sablo kaj ?ielo, jam a?di?is malproksime sonoriletoj de kameloj kaj ar?entaj tintiletoj de ?evaloj. Densa polva nubo, ?in anta?iranta, anoncis ?ian proksimecon; kaj ?iam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.
Tiel montri?is la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al ?i. Li sidis sur bela araba ?evalo, kovrita per tigra felo; de la helru?a rimena?o pendis ar?entaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l' ?evalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia ?evalo. Blanka turbano, ri?e brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre ru?aj; kaj je lia flanko pendis kurba ri?tenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita surviza?en; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, -- ?io ?i tio donis al la rajdanto aspekton sova?an kaj maltimegan. Kiam li trovi?is proksimume kvindek pa?ojn de la fronto de l' karavano, li pikis la ?evalon, kaj post kelke da momentoj atingis la anta?gvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontra? li siajn lancojn, pro timo pri ia atako.
"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. "?u vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?"
La gardistoj, konfuzi?inte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.
"Kiu estas la posedanto de ?i tiu karavano?" demandis la rajdanto.
"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo.
"Tio ne povas ankora? fari?i," respondis la oficiro, "?ar ni devas anta?eniri senhalte, kaj la komercistoj trovi?as malanta?e, je interspaco de almena? kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, ?is ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron."
La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu ?i lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kura?is rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," a?, "Belege pa?adas via ?evalo," li tiel provis iniciati interparoladon, "Jes, jes!" respondis ?iam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian ta?menton, la ?efgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze ?ar?itaj kameloj, kiujn kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj ?evaloj, la kvin komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte granda?uloj, kun mieno tre serioza; unu el ili ?ajnis tamen multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La procesion fermis arego da kameloj kaj ?ar?o?evaloj.
Oni starigis tendojn, ?irka? kiuj oni ronde lokis la kamelojn kaj ?evalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili man?a?ojn kaj trinka?ojn.
"Kiun vi enirigas ?i tien?" alparolis la plej juna komercisto la ?efgardiston.
Anta? ol tiu ?i povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo estas Selim Baru?, kaj mi venas el Bagdado. Voja?ante Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed anta? tri tagoj mi sekrete liberigis min. La granda Profeto a?digis al mi, de malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel fari?is, ke jen mi estas ?e vi. Permesu, ke mi voja?u kun vi. Vian protekton vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi ri?e rekompencos vin, ?ar mi estas nevo de la grandveziro."
La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baru?," diris li, "estu bonvena en nia ombro! ?oje ni helpos vin. Sed anta? ?io sidi?u, kaj man?u kaj trinku kun ni."
Selim Baru? sidi?is ?e la komercistoj kaj man?is kaj trinkis kun ili. Post la man?ado, la sklavoj forigis la vazaron kaj alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn kaj rigardante, kiel ili ringi?as kaj malvolvi?as kaj fine malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la trankvilon.
"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen ?e tablo, jen sur ?evalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza distra?o. Mi sentas grandan enuon, ?ar mi estas kutiminta vidi post man?ado dancistojn a? a?di kantojn kaj muzikon. ?u vi scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la tempon?"
La kvar pli maljunaj komercistoj da?rigis fumi kaj ?ajnis profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru al vi jenan proponon. Mi opinias ke, ?e ?iu restadejo, unu el ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus la tempon."
"Selim Baru?, vi diris la veron," ekkriis A?met, la plej maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon."
"Mi ?ojas, ke la propono pla?as al vi," diris Selim; "kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon."
La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimi?is unu al alia kaj igis la fremdulon sidi?i en la mezo. La sklavoj replenigis la pokalojn, denove plen?topis la pipojn de siaj sinjoroj kaj alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume refre?igis Selim sian vo?on per plengor?o da sorbedo, forpu?is de la bu?o sian longan barbon, kaj ekparolis: "A?du do la historion pri Kalifo Cikonio."
La Historio pri Kalifo Cikonio.
Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo ?asid de Bagdado. Li estis iom dorminta, ?ar varmege estis tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al tempo iom da kafo, kiun ver?is al li lia sklavo, kaj ?iufoje, kiam pla?is al li la gusto de l' trinka?o, li kontente karesis al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. En ?i tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, ?ar li estis tiam plej malsevera kaj afabla. ?uste tial vizitis lin ?iutage ?irka? tiu horo lia grandveziro Mansor. Anka? en ?i tiu tago li venis; sed li havis, tute kontra? sia kutimo, tre enpensi?an mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la bu?o kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman viza?on, grandveziro?"
La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis anta? sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, ?u mi faras mediteman viza?on, mi ne scias: sed malsupre, anta? la palaco, staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendota?ojn ke mi ?agreni?as pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj moneroj."
La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian amika?on, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la kolportisto. ?i tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunviza?a kaj ?ifone vestita. Li portis keston, en kiu trovi?is ?iuspecaj vendota?oj: perloj kaj ringoj, ri?e ornamitaj pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro esploris ?ion; fine, la kalifo a?etis por si mem kaj por Mansor belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis malgrandan tirkeston kaj demandis, ?u anka? tie trovi?as komerca?oj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni vidis en ?i skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion kun stranga skriba?o kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi.
"Mi ricevis ?i tiujn amba? objektojn de komercisto, kiu trovis ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via dispono; al mi ili utilas nenion."
La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn manuskriptojn, e? se li ne povis legi ilin, a?etis la skriba?on kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed la kalifo pensis, ke li plezurege scii?us, kion la skriba?o enhavas. Tial li demandis la veziron, ?u li ne konas iun, kiu povas ?in de?ifri.
"Favora mia estro!" respondis ?i tiu; "apud la granda moskeo lo?as homo, kiun oni nomas Selim la Sa?a; tiu komprenas ?iujn lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figura?ojn."
Balda? aperis la sa?a Selim.
"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, la?dire, tre sa?a; rigardu do ?i tiun skriba?on kaj sciigu min, ?u vi povas ?in legi. Se vi sukcesos ?in legi, vi ricevos de mi novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn kaj dudek-kvin plandobatojn, ?ar en tiu okazo oni malprave nomas vin Selim la Sa?a."
Selim sin klinis kaj diris: "Efektivi?u via volo, sinjoro!"
Dum longa tempo li atente rigardis la skriba?on, poste ekkriis subite: "Tio estas latina?o, sinjoro; oni pendigu min, se ?i ne estas latina?o."
"Diru, kion ?i enhavas," ordonis la kalifo, "se latina?o ?i estas."
Kiam Selim la Sa?a finis legi, pleni?is de ?ojo la koro de l' kalifo. Li ordonis al la sa?ulo ?ure promesi, ke li al neniu malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan a?eton ni faris, Mansor. Kiel ?oje mi atendas la momenton, kiam mi fari?os besto! Morga? matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj a?skultos, kion oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo."
En la sekvinta tago, Kalifo ?asid apena? matenman?is kaj sin vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, la? ordono, dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la vastaj ?ardenoj de l' kalifo; sed vane ili ?irka?spionadis je io vivanta, por ekprovi la grandfara?on. Fine la veziro proponis, ke oni iru ?is lageto, kie li ofte vidis multe da bestoj, precipe cikonioj, kiuj ?iam kaptis lian atenton per sia blekado kaj grava sintenado.
La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili amba? iris al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene pa?adis tien kaj ?i tien, ser?ante ranojn kaj iom blekante de tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, duan cikonion, alflugantan tiuregionen.
"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro, "?i tiuj amba? longakruruloj kondukas unu kun la alia belan interparoladon. Se ni do fari?us cikonioj?"
Mal?velis al ili la kruroj kaj i?is maldikaj kaj ru?aj: la belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo fari?is malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj fari?is flugiloj; la kolo eli?is el la ?ultroj kaj longi?is unu ulnon; la barbo ne estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon.
"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira mo?to," parolis la kalifo, post longeda?ra mirego. "Per la barbo de l' Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan."
"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, riverencante; "sed miaflanke, mi kura?as certigi vin, ke Via Alteco havas preska? pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel kalifo. Sed, se pla?as al vi, ni iru a?skulti tiujn niajn samrasanojn, kaj ekscii, ?u ni efektive povas paroli cikonie."
Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. ?i purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimi?is al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris anta?en, kaj a?dis, je sia granda miro, jenan interparoladon: --
"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?"
Add to tbrJar First Page Next Page