Read Ebook: La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj by Ibsen Henrik Tangerud Odd Translator
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page
Ebook has 3923 lines and 28897 words, and 79 pages
Ne, la se?o staru, kiel dirite.
MONSEN
Venu, sinjoro Stensg?rd! Jen estas same bona loko. Servisto! Hm, e? ne servisto. Tion la festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj ser?u kvar botelojn da ?ampano. Postulu la plej multekostan. Diru ke Monsen pagos!
LUNDESTAD
Vi do ne prenu tion ?i ?agreni?e --
MONSEN
Ne, ?agreni?e --! Je Dio! Fore de tio!
LUNDESTAD
?ar ja tute ne estas mi persone; estas la festenkomitato, kiu decidis --
MONSEN
Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei --
LUNDESTAD
Ni estas ja ?i tie sur la tereno de la ?ambelano. Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la ?ardenon por ?i tiu vespero; kaj tial ni opiniis --
STENSG?RD
Ni sidas bonege ?i tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi ne?enate, -- mi aludas la popolamason.
LUNDESTAD
Nu ja; do ?io estas ja bona.
ASLAKSEN
Nun balda? venos la servisto kun la vino.
MONSEN
Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj tio e? en la libertago! Jen provo pri la tuta aran?o.
STENSG?RD
Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tia?on?
MONSEN
Malnova heredita kutima?o, sciu.
ASLAKSEN
Vi estas novulo ?i tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensg?rd. Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam --
SERVISTO
?i tie mendi?is, -- ?u?
ASLAKSEN
Jes certe. Jen; enver?u!
SERVISTO
Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen?
MONSEN
?io; estu tute trankvila.
MONSEN
Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato! ?ojigas min precipe konati?i kun vi, kaj mi devas diri, ke estas honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, eklo?as ?i tie. Ni multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj kunvenoj. Sinjoro advokato Stensg?rd, vi havas grandan paroltalenton, kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle okupi?u en, -- hm, -- okupi?u en --
ASLAKSEN
La lokaj rilatoj.
MONSEN
Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili!
STENSG?RD
Pri vivo kaj vigleco ne mankos!
MONSEN
Brave! A?du! Kroman glason por tiu promeso!
STENSG?RD
Ne; haltu; mi jam anta?e --
MONSEN
Ho, babila?o! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo!
MONSEN
Krome, -- ?ar ni nun hazarde enpensi?is pri tiaj aferoj --, mi devas diri, ke ne estas precipe la ?ambelano, kiu premas ?ion sub la jugo. Ne, tiu kiu staras malanta?e kaj stiras la sledon, tiu estas maljuna Lundestad, vi sciu!
Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page