Read Ebook: Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde by Stevenson Robert Louis Mann William W Translator Morrison William Translator
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page
Ebook has 472 lines and 26193 words, and 10 pages
Translator: William Morrison William W. Mann
R. L. STEVENSON
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Kun permeso de Longmans & Co
Tradukita de WILLIAM MORRISON, F. B. E. A. kaj WILLIAM W. MANN
LONDON, W. C. THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION 133-136, High Holborn
ROBERT LOUIS STEVENSON naski?is en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de sufi?e ri?aj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta vivado, de la ?ar?o de malbona sano. Kiam, ankora? knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj lia vartistino legadis al li tage kaj nokte ?iajn rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la instinkto de l' a?toreco. Edukita en la skota ?efurbo, li studadis la le?osciencon kaj fari?is advokato. Dum sia libertempo, li voja?is alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua verko, <
La verkoj de Stevenson estas diversaj, ?ar li estis poeto, romanisto, voja?into, moralisto kaj biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco estis malofte egalita.
Prezentante tiun ?i tradukon al la mondo esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan, Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj.
Oktobro 1909. W. Morrison, Edinburgo. W. W. Mann, Londono.
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
La rakonto pri la pordo
Sinjoro Utterson, la le?isto, estis homo kun malglata viza?o neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. ?e amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis la? lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postman?a viza?o, sed pli ofte, kaj la?te, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis ?inon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li ?uis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preska? kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol ripro?i.
--Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo la? sia propra maniero.--En tiu ?i rolo, la sorto ofte faris, ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili da?rigis viziti lian ?ambraron, li neniam elmontris e? nuancon de ?an?o en sia mieno.
Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro, ?ar e? en sia plej bona humoro li estis sindetenema, kaj e? liaj amiki?oj ?ajnis esti fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.
Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu le?isto. Liaj amikoj estis el liaj propraj samsanganoj, a? tiuj kiujn li konis dum plej longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun la tempo; ili necesigis nenian specialan ta?gecon ?e sia objekto. De tio sendube naski?is la ligo, kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield, lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion tiuj du povis vidi unu en la alia, a? kiun temon komunan al amba? ili povis trovi, tio estis por multaj personoj <
Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila, sed ?i faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de l' semajno. ?ajne la lo?antoj ?iuj bone prosperadis, kaj ?iuj vetesperis sukcesi ankora? pli bone, kaj la superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketa?oj; tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.
E? diman?e, kiam ?i vualis siajn pli brila?ajn ?armojn kaj estis kompare ne trairata, la strato ellumis, kontraste al sia malgaja ?irka?a?o, kiel fajro en arbarego; kaj per siaj fre?e kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone poluritaj latuna?oj, sia ?enerala pureco kaj gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj pla?is la okulon de la preteriranto.
Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj ?uste ?e tiu punkto ia malbona?spica masivo de konstrua?oj eltrudis sian gablon super la straton. ?i estis dueta?a, montris nenian fenestron, nenion krom pordo ?e la malsupra eta?o kaj blinda kvaza?frunto de makulita muro ?e la supra; kaj portis en ?iu trajto la signojn de da?ra kaj avara?a malzorgo. La pordo, kiu posedis nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita. Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la ?tupoj; la lerneja knabo provadis sian po?tran?ilon sur la mulda?oj, kaj en la da?ro de preska? tuta generacio, aperis neniu por forpeli tiujn okazajn vizitantojn a? por ripari iliajn ruiniga?ojn.
S-ro Enfield kaj la le?isto iris sur la alia flanko de la strato; sed kiam ili alvenis ?uste kontra? la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.
--?u vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj kiam lia kunulo respondis jese, --?i estas kunigita en mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.
--?u efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda ?an?o de vo?o. Kaj kio estis tio?
--Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. --Mi estis revenanta hejmen de iu mondfina loko ?irka? la tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj ?iuj lo?antoj estis dormantaj--strato post strato, ?iuj iluminitaj kvaza? por procesio, kaj ?iuj tiel malplenaj kiel pre?ejo--?is fine mi eni?is en tiun staton de mento, en kiu oni a?skultas kaj a?skultadas kaj komencas arde deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten la? bona mar?pa?ado, kaj la alia, knabino eble ok a? dekjara, kuranta tiel rapide, kiel ?i povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili amba?, ja sufi?e kompreneble, kunfrapi?is unu kontra? la alian ?e la angulo, kaj tiam okazis la terurega parto de la afero; ?ar la viro trankvile premegis subpiede la korpon de l' infanino kaj lasis ?in kriegantan sur la tero. Tio, a?data, estas nenio, sed vidata, ?i estis infera. Ne estis kiel homo; estis kvaza? iu malbenita Juggernaut. <Add to tbrJar First Page Next Page