Read Ebook: Fabeloj de Andersen by Andersen H C Hans Christian Skeel Gi Rling Frederik Translator
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page
Ebook has 267 lines and 14041 words, and 6 pages
Li nun jam tiel alproksimi?is, ke li ne povis halti?i. La ?ipeto elsaltis, la stansoldato sin tenis tiel rigida kiel li povis; neniu povus diri pri li, ke li e? palpebrumas. Tri a? kvarfoje la ?ipeto renversi?is kaj ?i estis plena je akvo ?is la rando; ?i nepre devis subakvi?i; jam l' akvo atingis la kolon de l' soldato, pli kaj pli profunde la ?ipeto subi?is, kaj la papero sin disvolvis. Nun la akvo levi?is ?is super la kapo de l' soldato; tiam li pensis pri la ?arma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la oreloj de l' stansoldato sonoris la verseto:
For, for, soldato! For al la morto!
Nun la papero dis?iri?is, kaj la stansoldato trafalis, -- sed tuj granda fi?o lin englutis.
Ho! kia mallumo interne! Estis multe pli malbone ol sub la breto de l' defluejo, kaj tiel malvaste! sed la stansoldato restis firma, kaj li ku?is tie kun la pafilo en la brako. --
La fi?o ?irka?e na?is, movante sin plej terure; fine ?i fari?is tute senmova, ekbrilo kvaza? fulmo ?in trakuris, jen brilis tute hele kaj iu la?te kriis: "Stansoldato!" La fi?o estis kaptita, sendita al la vendejo, vendita kaj portita al kuirejo, kie la servistino ?in distran?is per granda tran?ilo. Per du fingroj ?i prenis la soldaton ?irka? la korpo kaj portis lin en la ?ambron, kie ?iuj volis vidi tian mirindan personon, kiu voja?is en la stomako de fi?o; sed la stansoldato estis tute ne fiera. Ili starigis lin sur la tablo, kaj tie -- vidu, kiel mirindaj aferoj povas okazi en la mondo -- la soldato trovi?is en la sama ?ambro, kie li anta?e estis, li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj staris sur la tablo, la bela palaco kun la ?arma dancistino; ?i staris ankora? sur unu piedo, kaj tenis la alian alte en l' aero, anka? ?i estis firma; tio kortu?is la stansoldaton, li volonte estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li rigardis ?in, kaj ?i rigardis lin, sed ili diris nenion.
Sed subite unu el la knabetoj ?etis la stansoldaton en la fornon, e? sen diri la ka?zon; sendube la koboldo en la skatoleto estis kulpa pri ?i-tio.
La stansoldato staris hele lumigita, kaj li sentis teruran varmegon, sed ?u ?i devenis de la fajro a? de amo li ne sciis. La kolorojn li tute perdis; neniu povus diri, ?u tio okazis dum la voja?o a? pro doloro. Li rigardis la fra?lineton, ?i rigardis lin, kaj li sentis, ke li fandi?as; tamen ankora? li restis firma kun la pafilo en la brako. Tiam ia pordo malfermi?is, la vento forblovis la dancistinon, kaj senpeze kiel elfino ?i flugis en la fornon al la stansoldato, ekflami?is kaj malaperis; tuj la stansoldato fandi?is kaj fari?is buleto, kaj kiam la sekvantan tagon la servistino elprenis la cindron, ?i retrovis lin en formo de stankoreto; sed el la dancistino restis nur la ora perlo, kaj ?i fari?is tute nigra en la flamoj.
Rakonto pri patrino.
Patrino sidis ?e sia infaneto, ?i estis tiel mal?oja, ?i tiom timis, ke ?i mortos. La infaneto estis pala, ?iaj okuletoj malfermi?is; nur malforte ?i spiris, kaj kelkafoje profunde kvaza? ek?emante; kaj ankora? pli mal?oje la patrino rigardis sian karuleton.
Jen iu frapis la pordon, kaj venis malri?a, granda?a viro, envolvita en ?evala kovrilo, ?ar ?i varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; ?io ekstere estis kovrita je glacio kaj ne?o, kaj la vento akre blovis tiel ke la viza?o doloris.
?ar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino ver?is bieron en kru?on kaj ?i metis ?in en la fornon por ?in varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidi?is sur se?on apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj ?i levis la maneton.
"?u ne anka? vi kredas, ke mi lin konservos?" ?i diris, "Dio ne forprenos lin de mi!"
Kaj la viro -- kiu estis la Morto mem -- strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes a? ne egale. La patrino malsupren rigardis, kaj la larmoj fluis sur ?iaj vangoj; -- ?ia kapo fari?is tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn ?i ne fermis la okulojn, kaj nun ?i ekdormis, sed nur unu momenton, tiam ?i subite suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! ?i kriis rigardante ?irka? si, sed la viro estis for, ?ia infaneto malaperis, li estis ?in preninta kun si, kaj en la angulo de la ?ambro sen?ese la radaro de l' antikva horlo?o zumante turni?is, la granda plumbopezilo subiris rekte ?is la planko, bum! kaj jen anka? la horlo?o ?esis funkcii.
Sed la malfeli?a patrino forkuris el la domo kaj vokis sian infaneton.
Ekstere, meze de l' ne?amasoj, sidis virino en longa, nigra vesta?o, kaj ?i diris: "La Morto estis en via ?ambro; mi vidis, ke ?i rapidege forkuris kun via infaneto; ?i iras pli rapide ol la vento; ?i neniam reportos kion ?i prenis!"
"Diru nur, kiun vojon ?i iris!" petis la patrino, "nomu sole la vojon, kaj mi retrovos ?in!"
"Mi konas la vojon", respondis la virino en la nigra vesta?o, "sed anta? ol mi nomos ?in, vi devas kanti al mi ?iujn kantetojn, kiujn vi kantis al via infaneto; mi ?atas a?di ilin, mi jam ilin a?dis anta?e; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron dum vi kantis!"
"?iujn, ?iujn mi kantos!" diris la patrino, "sed ne haltigu min, tiel ke mi povos ?in atingi kaj trovi mian infaneton!"
Sed la nokto sidis mute kaj silente; tiam la patrino tordis siajn manojn, ?i kantis kaj ploris, kaj estis multe da kantetoj sed ankora? pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: "Iru dekstren, en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!"
Profunde en la arbaro la vojoj kruci?is, kaj ?i ne sciis plu kiun vojon ?i devas sekvi; tie staris dornarbeta?o, nek foliojn nek florojn ?i havis, estis ja anka? malvarma vintro, kaj sur la bran?oj pendis glaciaj kristaloj.
"?u vi ne vidis la Morton preterpasi kun mia infaneto?"
"Certe", respondis la dornarbeta?o, "sed mi ne diros, kiun vojon ?i pasis, se vi ne anta?e min varmigas ?e via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute glacii?as."
Kaj ?i premis la dornarbeta?on al sia koro, tiel firme, por ke ?i bone varmi?u, kaj la dornoj trapikis ?ian korpon, kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto fre?aj verdaj folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis ?e la koro de l' mal?oja patrino, kaj la dornarbeta?o montris al ?i la vojon kiun ?i devas iri.
?i foriris kaj atingis grandan lagon, kie trovi?is nek ?ipo, nek boato. La glacio ne estis sufi?e forta por porti ?in kaj la lago estis tiel profunda ke ?i ne povus ?in trapasi, tamen ?i devis, por retrovi sian infaneton; jen ?i ku?i?is por eltrinki la tutan akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la mal?oja patrino pensis, ke povus okazi ia miraklo.
"Ne, tio neniam prosperos al vi!" diris la lago, "pli bone estos se mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej brilaj kiujn mi vidis. Ploru ?is ili elfalos kaj donacu ilin al mi; se vi volas tion fari mi rekompence portos vin al la granda florujo, kie la Morto lo?as kaj prizorgas florojn kaj arbojn; ?iu el ili estas homa vivo!"
"Ho! ?ion mi donos por veni al mia infaneto!" diris la ploranta patrino, kaj ?i ploregis ankora? pli multe kaj ?iaj okuloj elfalis ?is la fundo de l' lago kaj fari?is du multekostaj perloj; sed la lago ?in levis kvaza? ?i estus sidanta en balancilo, kaj ?i flugis al la kontra?a bordo. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, ?u ?i estas ia monto kun arbaroj kaj kava?oj, a? ?u ?i estas konstruita el ?arpenta?o, sed la malfeli?a patrino ne povis tion vidi; ?i ja estis plorinta ?is la okuloj elfalis.
"Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?" ?i diris.
"?i-tien ?i ankora? ne alvenis!" diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l' Morto.
"Kiamaniere do vi povis trovi ?i-tiun lokon, kaj kiu vin helpis?"
"Dio min helpis!" ?i respondis. "Li estas kompatema, kaj tia certe anka? vi estos! Diru, kie mi povos trovi mian infaneton?"
"Mi ne scias," diris la sarkistino, "kaj vi ja ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj velkis ?i-tiun nokton, la Morto balda? venos por ilin replanti! Vi certe scias, ke ?iu homo posedas sian propran vivarbon a? floron, kiu estas konforma al ?ia animo; ili aspektas kiel aliaj kreska?oj sed ili havas koron frapantan; infana koro povas anka? frapi! Ser?u la? tiu informo, eble vi povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi se mi diras nun, kion plie vi devas fari?"
"Mi ne posedas ion por fordoni", diris la mal?oja patrino, "sed mi estas preta iri por vi ?is la fino de l' mondo."
"Bone, sed tie mi havas nenion por fari," diris la sarkistino; "donu al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas io almena?!"
"Se vi nur postulas tion de mi," ?i diris, "mi ?in fordonos kun ?ojo!" Kaj ?i donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn harplektojn kaj ricevis inter?an?e la blankajn de l' maljunulino.
Tiam ili iris en la grandan florujon de l' Morto, kie floroj kaj arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitroklo?oj, kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreska?ojn; unuj estis tute fre?aj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj, kaj nigraj kankroj ?irka?premis la trunketojn: kreskis anka? belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj floranta timiano; ?iu arbo, ?iu floro havis sian nomon, ?iu estis la vivo de iu homo; la homo ankora? estis vivanta, unu en ?inujo, alia en Grenlando, en ?iuj lokoj de la mondo. Trovi?is altaj arboj kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis pretaj por krevigi la kuvon; anka? en multe da aliaj lokoj staris malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko ?irka?e kaj dorlote flegitaj. Sed la mal?oja patrino klini?is super ?iu el la plej malgrandaj kreska?oj, kaj ?i a?dis, kiel frapas la homa koro interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreska?etoj ?i rekonis la koron de sia infaneto.
"Jen ?i estas!" ?i kriis etendante la manon super blua krokuseto, kiu tute kurbi?is kontra? la tero, malsanete kaj lace.
"Ne tu?u la floron!" diris la sarkistino, "sed atendu ?i-tie, kaj kiam la Morto venos, vi zorgu ke ?i ne for?iru la kreska?on; minacu ?in, ke vi for?iros la aliajn florojn, tiam ?i ektimi?os; ?i havas respondecon anta? Dio pri ili; neniu el ili povas esti for?irata sen la permeso de Dio!"
Subite glacia vento trablovis la ?ardenon, kaj la blinda patrino sentis, ke estas la Morto, kiu venas.
"Kiamaniere vi povis trovi la vojon ?i-tien?" ?i demandis, "kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?"
"Mi estas patrino!" ?i diris. Kaj la Morto etendis sian longan brakon kontra? la malsaneta floreto, sed ?i tenis siajn manojn ?irka? ?i, tiel firme, kaj tamen zorgante por ne ektu?i la foliojn. Sed la Morto blovis sur ?iaj manoj, kaj ?i sentis, ke estas akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte ?iaj manoj subfalis.
"Vi ne povas ion fari kontra? mi!" diris la Morto. -- "Sed la bona Dio povas!" ?i respondis.
"Mi nur plenumas Lian volon!" diris la Morto. "Mi estas Lia ?ardenisto! Mi prenas ?iujn Liajn florojn kaj arbojn kaj replantas ilin en la ?ardenon de l' Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel ili tie kreskas, kaj kio ili fari?os, mi ne povas rakonti!"
"Redonu al mi mian infaneton!" diris la patrino, kaj ?i ploris kaj petegis; sed subite per ?iu mano ?i ekkaptis du belajn floretojn kiuj kreskis en la proksimeco, kaj ?i kriis al la Morto: "Mi for?iros ?iujn viajn florojn, ?ar mia koro malesperas!"
"Ne tu?etu ilin!" diris la Morto. "Vi diras, ke vi estas malfeli?a, kaj nun vi volas, ke alia patrino fari?u egale malfeli?a kiel vi!"
"Alia patrino!" ?i diris lasante la florojn en la sama momento.
"Jen estas viaj okuloj!" diris la Morto, "mi trovis ilin en la lago, ili tiel bele brilis: mi ne sciis ke estas la viaj, reprenu ilin, ili estas ankora? pli brilaj ol anta?e. Rigardu nun en la profundan puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis for?iri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian homan vivon; vi vidos, kion vi volis detrui!"
?i rigardis en la puton, kaj ?i sentis sinceran feli?on ?ar ?i vidis, kiel la vivo de unu el ili fari?as granda beno al la mondo: ho! kia feli?o kaj ?ojo! Kaj ?i vidis la vivon de l' alia; ?i estas plena je mizero, doloro kaj teruro.
"Amba? sortoj estas la? la volo de Dio!" diris la Morto.
"Kiu el ili estas la floro de l' mizero, kaj kiu estas tiu de l' feli?o?" ?i demandis.
"Tion mi ne diras!" respondis la Morto, "sed unu el ili estis la floro de via propra infaneto; la sorton, la estontecon de via infaneto, vi vidis!"
Terurigite la patrino kriis: "Ho, diru, kiu el amba? estis mia infaneto! savu la senkulpan esta?on, savu ?in el la mizero! forprenu ?in nur, mi petegas! Ho, konduku ?in en la regnon de Dio! Forgesu mian ploron, mian doloron, ?ion, kion mi faris kaj diris!"
Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page