Read Ebook: Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912) by Katryn Ned
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page
Ebook has 428 lines and 32991 words, and 9 pages
Pene spiranta, duone freneza, malsatega, mi falis kiel sako da karbo sur la benketon, kaj por kvietigi mian plendantan stomakon, mi legis el la Fundamento tiujn ?i nutrajn frazojn:
<
Anstata? promeni tra bela kamparo kun verdaj herbejoj kaj arbaretoj, vi faros tedan voja?on tra senarba stepo. Sed kiu estas kulpa pri tio? Ne mi. Oni ne elektas por fari kongresan raporton la redaktoron de la kovrilo.
LA REVENO DE L' FILO
De Antoni Grabowski.
Post foresto multejara Venas filo mia kara; El migrado ?iulanda Venas filo mia, granda!
En kabano mankis pano, Do elmigris li, infano; Nun revenas beljunulo Al hejmlando, al Vistulo.
Kiel volus mi, patrino, Premi lin al mia sino; Doni volus mi festenon Por saluti la revenon.
Ve! ne mastras mi kabanon Nek liberan havas manon; Mi, en mia propra domo, Estas kvaza? fremda homo.
?ar al vi, fratin' pli a?a, Post kamplimo hejmvila?a, Brilas, la? destino dia, Stel' alia, pli radia...
Do akceptu lin, fratino, Per muziko kaj per vino! Li ne vidu ?e l' festeno, Kiel premas min ?agreno.
Tiu belega, kortu?anta poemo de nia esperanta poeto Antoni Grabowski estas la vera prologo de la Oka Kongreso, de la Jubilea Kongreso.
Kia estis ?i tiu Jubilea Kongreso okazanta post ?iuspecaj diskutoj por a? kontra? centra organiza?o, diskutoj, kiuj beda?rinde kelkafoje transiris la limon, kiu disigas la du landojn de kvieteco kaj akreco, de principeco kaj personeco. Mi devas tuj diri, ke ?i estis la suno post la ventego, paco post iom da malpaco, nova frateco post negrava kolereto.
?i estis tia, kia ?i devis esti; festo, nur festo, dum kiu ?iuj koroj unui?is por inde kaj ame glori nian Majstron kaj la dudekkvinan jaron de ekzistado de nia kara lingvo.
La Krakova Kongreso ne estis grandioza kongreso per la nombro de la ?eestantoj, sed ?i estis grandioza per la fervoro de ?iuj kongresanoj, per ilia sindonemo al nia sankta afero. ?i estis grandioza per la pruvo donita de la Esperantistaro, ke, kiam la demando estas pri la sukceso de nia afero, ?iu estas preta por oferi al ?enerala intereso siajn proprajn dezirojn, siajn proprajn preferojn, siajn proprajn opiniojn.
Se oni volas ?in karakterizi per unu vorto, oni povas diri, ke ?i estis familia festo, intima festo kaj sekve ?i estis anka? la plej nacia el niaj internaciaj kongresoj. Kaj tio donis al ?i tiu familia kunveno ?armon, kiun ne posedis je tia grado niaj aliaj ?iujaraj festoj.
Certe ?iu el niaj internaciaj kongresoj havis kaj havos sian propran karakteron, elvenantan ne sole el la konsisto de la internacia kongresanaro, sed anka? el la nacia ?irka?o, el la nacia organiza komitato, el ?iuj nacia?oj, kiuj en?ovi?as en la ?iutagan vivon de l' kongreso.
Sed neniam kaj nenie ?i tiuj influoj havis efekton tiel potencan kaj profundan, kiel en Krakovo. Kaj la ka?zo de ?i tiu speciala fenomeno estas facile trovebla.
?i tie, en Polujo, ne estis okaza influo de iu ajn medio sur iun ajn esta?on; inter la esta?o kaj la medio ekzistis patrujaj rilatoj. Jam anta? dudek kvin jaroj naski?inta Esperanto spiris la polan aeron, kaj nun ankora? la pola aero facile kaj nature en?ovi?is en la pulmojn de la beljunulo revenanta hejmlanden.
Dum la tuta Kongreso ni vere bani?is en pola intelekta atmosfero, atmosfero de ?ojo kaj de plezuro, sed en kiu a?di?is intertempe malla?ta bruo de sen?esa plendo kaj de ka?ita plor?emo.
Tuj post elvagoni?o oni ricevas bonan impreson pri la organizado de l' kongreso. Sur la perono agemaj komitatanoj atendas la alvenantajn kongresanojn. ?ar la Akceptejo estas iom malproksima de la stacidomo, tial la enlo?iga sekcio havas propran oficejon en la stacidomo mem. Tien oni nin kondukas kaj tie ni ricevas plenajn informojn pri nia lo?ejo, la ?efa afero post longa kaj laciga voja?o. En kelkaj minutoj ni estas akceptitaj, enskribitaj, sciigitaj kaj senditaj, ?u per tramo, ?u per veturilo al nia ku?ejo. Cetere dum la tagoj de alveno la stacidoma oficejo funkciis tage kaj nokte kaj ni devas danki niajn polajn samideanojn, kiuj tiel sindoneme oferis siajn noktojn al Esperanto. ?ar mi ne havas paka?on , kaj, ?ar mi ?atas piede iri, se vi bonvolos, ni iros kune tra la urbo al la Akceptejo
Post kelkaj pa?oj ni ekvidas la <
Sed kio estas?... ?u feino per bato de sia magia bastono nin transportis subite en centjaron jam de longe pasintan? Anta? ni staras ronda milita konstrua?o mezepoka kun ogiva pordego, pafturoj kaj ekstera galerio difinita por ?eti sur la atakantojn bolantan oleon a? pe?on; sur alia flanko bela kvadrata turo kaj fortikaj muroj kronitaj per dentegoj. Eble el la tura pordego eliros ta?mento de kavaliroj por akcepti la fidelajn Esperantistojn kaj forpeli la Idistojn. Sed tute ne; el la pordo eliras... elektra tramveturilo. La ronda konstrua?o estas la Barbakano, kaj la kvadrata turo la Pordego de Sankta-Floriano, resta?oj de la antikvaj remparoj de Krakovo.
Kaj ni pa?u, ni pa?u, post magazenoj aliaj magazenoj, post butikoj aliaj butikoj, sed ?iam kaj ?ie novaj esperantaj afi?oj.
Sed mia vido malklari?as, mi ne plu povas legi; dank' al Dio, fini?as la strato, kaj anta? niaj okuloj etendi?as la centro kaj la koro de Krakovo, la granda Placo Rynek.
Apud ni la Pre?ejo Sankta-Mario, meze de l' placo la Draphalo, granda konstrua?o, kiu enhavas la Nacian Muzeon, vendejon kaj magazenojn. En angulo de l' placo la antikva pre?ejeto de Sankta-Adalberto; en alia angulo alta turo, resta?o de iama urbodomo. Anta? la Draphalo la monumento de la plej granda pola poeto, Adam Mickiewicz.
?irka? la placo ankora? multe da butikoj kun flagoj.
Sed kio do vidi?as apud pordo de Draphalo? Ligita al muro per ?eno pendas malnova tran?ilo, tute ru?a pro rusto. Jes, jes, mi memoras, mi legis pri tiu ?i tran?ilo. Ne estas sole rusto, kiu ?in ru?igis , estas anka? sango. Jen la historio:
Estis iam du fratoj, kiuj.... Sed pardonu, estas iom malfrue, mi ne rakontos nun la aferon. Ni rapidu al la Akceptejo.
Ankora? unu strato, denove la <
INTERNACIA KONGRESO ESPERANTISTA
AKCEPTEJO -- EKSPOZICIO -- VENDEJO
Jen la Komerca Akademio, jen nia kongresa hejmo.
Anta? la pordo jam granda amaso: kongresanoj eniras, kongresanoj eliras, kongresanoj staras kaj kongresanoj babilas.
Ni eniru. Jen--anta?vestiblo, dekstre nigra tabulo, maldekstre nigra tabulo, la unua por privataj komunikoj, la dua por ?eneralaj. Dekstre ni legas, ke maljuna, malbela kaj malri?a samideano ser?as junan, belan kaj ri?an edzinon; maldekstre ni vidas, ke la tutmonda ?uista asocio kunvenos morga? je la kvara anta?tagmeze. Sed beda?rinde anta? tiuj ?i tabuloj staras benkoj, sur kiuj sidas konstante samideaninoj tiamaniere, ke, kiam oni devas kurbi?i por legi surskribojn, oni similas dancontojn, kiuj faras inviton al valso.
Post la anta?vestiblo, la vestiblo. Dekstre bufedo, maldekstre banko. Kien iri? Unue ni iru maldekstren. Afi?o montras al ni, ke en tiu ?i oficejo estas mon?an?ejo, enkasigo de ?ekoj kaj elpagigo de kreditleteroj.
Efektive, sor?a oficisto ?an?as markojn en kronojn, rublojn en frankojn, ?ilingojn en florenojn, sed li tute rifuzas ?an?i miajn spesmilojn. Mi klarigas al li, ke tiu ?i mono estas internacia, sekve akceptita nenie; li volas nenion a?di. Mi devas foriri kaj trapasi la bufedon, rigardante kun beda?ro la bonajn man?a?ojn, la bonajn trinka?ojn, kiuj estas sur granda tablo. Apud la banka?o, afi?o: Jen Babilejo! kaj sago montranta la ?ardenon. Estus pli bone meti la afi?on en la strato, montrantan la Komercan Akademion, ?ar la tuta domo estas babilejo. La Akceptejo estas vera abelujo pro la bruo. Ankora? en la vestiblo leterkesto; la leteroj ?etitaj en ?i tiun keston ricevas specialan kongresan stampon.
Sed ni supreniru la ?tuparon. La muroj estas kovritaj per afi?oj kaj anoncoj. Per unu oni estas sciigata, ke <
Sed feli?e mi ne legis la tutan afi?on, kiu estis jena: Faru vian aferon kaj iru for. Efektive la Oficejo estas plenega de samideanoj, kies afero kredeble estas interbabili.
Malanta? longa tablo sidas afablaj komitatanoj kaj ?armaj komitataninoj, kies oficoj estas montrataj per grandaj surskriboj.
Sinjoro Kartulo prenas mian provizoran karton kaj donas al mi definitivan.
Sinjoro Insignulo donas al mi mian kongresan insignon, ?arma plateto kun verda rubando.
Mi rigardas la plateton kaj fari?as tute ru?a : sur la plateto estas ?arma sen?emiza knabino, sidanta sur globo flugilhava kaj tenanta en manoj levitaj brilan stelon. Kredeble tiu ?i bela virino estas nia kara dudekkvinjara lingvo, kaj ?in rigardante, mi jam ne miras pri la granda nombro de ?iaj amantoj, sed tre miras pri la frenezo de tiuj, kiuj volas ?in plibeligi.
Sed kiuj estas tiuj ?i rondetoj el kartono, kiuj ku?as sur la tablo; jen ru?aj, jen flavaj, jen blankaj; kredeble la ru?aj estas por la ru?uloj, la flavaj por edzigitaj kongresanoj kaj la blankaj por la fra?linoj. Sed pardonu! Sinjoro Insignulo petas ion de mi.
--?u vi estas Konstanta Komitatano?--Ho, ne, Sinjoro.--?u vi estas Lingva Komitatano?--Tute ne, Sinjoro.--?u Administra Komitatano?--Neniel.--?u Rajtigita Delegito?--Mi ne havas la honoron... mi estas nur Esperantisto.
Sinjoro Insignulo min rigardas kun iom da kompato, kaj mi trapasas.
Sinsekve mi pasas anta? Sinjorino Dramulino, kiu vendas al mi karton por Mazepa, anta? Fra?lino Operulino, kiu liveras al mi sidlokon por Halka, anta? Sinjoro Salminejulo, kiu oferas kontra? mono iran-reiran bileton al centro de l' tero, anta? mi ne scias kiom da personoj, kiuj vendas biletojn por a?di ion, vidi ion, malsupreniri ien; fine tute senmonigita mi alvenas anta? lastan sinjoron.... <
Ni malfermu tiun ?i trezorujon kaj trarigardu la juvelojn. Unue jen belega libreto, la Kongresa Libro, elegante presita sur luksa papero, kaj enhavanta interesajn artikolojn pri Krakovo kun multe da ilustra?oj. Jen grandega folio el papero, la programo de l' Kongreso, speco de dama tabulo kun blankaj kaj nigraj kvadratoj, sed tre malmulte da blankaj. Ha! ni ne estas tie ?i por amuzo.
Jen dika kajero blanka, la Oficialaj Raportoj de ?iuj komitatoj kaj komisioj, kaj ?iuj papera?oj de la komisio por ?enerala organiza?o: Anta?klarigoj, Raportoj, Proponoj, Projektoj, Avizoj kaj e? Projekto de Aldono al Raporto. Ho mia kapo! mia kapo! Feli?e mi ne estas Rajtigita delegito kaj ne estas devigata legi ?i tiujn ?efverkojn. ?ar Esperanto estas precipe lingvo, la Raporto de Lingva Komitato tute sufi?as por mia feli?o. La ceteron mi legos vespere en lito, por alvoki la dormon.
Jen dika kajero kun verda kovrilo; ni demetu la ?apelon, estas la le?aro de Esperanto. Vere, feli?a estas la esperantista popolo; neniel ?i povas envii la aliajn popolojn; ?i havas le?aron, kiu ?iujare plidiki?as kaj kompliki?as. Balda? estos necese, krei specialan sekcion de Esperantistaj juristoj por klarigi al la simplanimaj popolanoj ?iujn bela?ojn de niaj le?oj.
Sed kion mi vidas? Jen granda bildo kun mikrofotografa?oj de strangaj esta?oj ?iuformaj, unuj rondaj, aliaj longaj, mikroboj kaj bakterioj. Kredeble ili estas la teruraj esta?oj, kiuj infektas la esperantan organismon. Jen la insida bakterio de centra organizulozo, kiu vivas nur en mona kulturo; jen la avida bakterio de plibonigomanio, kiu sin nutras per novaj sufiksoj; jen la terura bakterio de decimala klasigo kun ?ia stranga formo ? ; sed anka? jen la bonaj kuracaj serumoj de Fideleco, Libereco kaj Frateco. Sed pardonu! mi eraras. Tiuj ?i bakterioj estas ne moralaj, sed tute fizikaj, kaj la bildo apartenas al interesa scienca verko de D-ro Odo Bujwid, prezidanto de la Loka Komitato de la Oka, <
Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page