Read Ebook: Tri Noveloj by Pushkin Aleksandr Sergeevich Fi Er Andreo Translator
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page
Ebook has 323 lines and 18646 words, and 7 pages
Translator: Andreo Fiser
A. S. PU?KIN
TRI NOVELOJ
El la rusa originalo tradukis D-ro Andreo Fi?er Membro de la Esperantista Lingva Komitato
Rekomendita de E. L. A.
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 ESPERANTO-FAKO
?IUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
PRESEJO BREITKOPF & H?RTEL, LEIPZIG
TABELO DE ENHAVO
Pa?o Anta?parolo 7 Pikre?ino 9 Ne?blovado 39 La pafo 53
ANTA?PAROLO
Pu?kin postlasis pli ol 500 verkojn de plej diversa enhavo kaj amplekso: lirikajn versa?ojn, epigramojn, gazetartikolojn, grandajn romanojn-poemojn , historiajn dramojn en versoj , prozajn romanojn kaj rakontojn , historiajn verkojn ktp.
Pu?kin estas unu el la plej meritoplenaj kreintoj de nuntempa rusa literatura lingvo. Li forlasis la pse?doklasikan manieron, kiu superregadis en tiutempa rusa literaturo, kaj sin turnis al temoj de reala vivo.
Kelkaj el liaj verkoj ka?zis al li cenzurajn malagrabla?ojn kaj e? ekzilon el Peterburgo: li estis devigata dum kelke da jaroj lo?i en suda Ruslando kaj poste en sia bieno en Pskov-a gubernio.
Pu?kin mortis 38jara en la plej brila disvolvi?o de sia talento, estinte mortvundita en duelo kun oficiro G. Hekkern-Dantes. En Moskvo staras lia monumento, solene ina?gurita en la 1880a jaro.
A. F.
PIKRE?INO
Foje oni ludis kartojn ?e la rajdgvardiano Narumov. Longa vintra nokto forpasis nerimarkite; oni sidi?is por vesperman?i post la kvara matene. La gajnintoj man?is kun granda apetito; la aliaj sidis distrite anta? malplenaj teleroj. Tamen, kiam aperis ?ampanvino, -- la interparolado ekvigli?is, kaj ?iuj ?in partoprenis.
-- Kion ci estas farinta, Surin? -- demandis la domomastro.
-- Mi malgajnis, kiel kutime. Mi devas konfesi, ke malbon?anco min persekutas: mi ludas singarde kaj neniam ardi?as, nenio min konfuzigas, -- tamen mi ?iam malgajnas.
-- Rigardu Herman-on! -- diris unu el la gastoj, montrante junan in?enieroficiron: -- dum sia tuta vivo li ne e? unu fojon prenis kartojn en la manojn, tamen ?is la kvina matene li sidas kun ni, observante nian ludon.
-- Ludo min tre interesas, -- rediris Hermano: -- sed mi ne povas riski la neceson pro espero akiri superfluon.
-- Hermano estas germandevena: do li estas prikalkulema, jen -- la ka?zo! -- rimarkis Tomski. -- Sed mian avinon, la grafinon Anna Fedotovna, mi tute ne komprenas.
-- Kio? kial? -- a?di?is vo?oj.
-- Mi ne povas koncepti, -- da?rigis Tomski: -- kial mia avino ne ludas kartojn.
-- Tute ne estas mirinde, -- diris Narumov: -- ke okdekjara maljunulino ne kartludas.
-- Do vi nenion scias pri ?i?
-- Ne, vere, nenion.
-- A?skultu do! Oni devas scii, ke mia avino, anta? ?irka? sesdek jaroj, veturis Paris-on kaj estis tie en granda modo. La homoj amase sekvis ?in, por vidi ,,la Moskvan Venuson"; Richelieu ?in amindumis, kaj mia avino asertas, ke li apena? ne mortpafis sin pro ?ia senkoreco. Tiutempe la sinjorinoj ludis ,,faraonon". Foje ?e la re?a kortego ?i malgajnis al la duko de Orl?ans je honorvorto iun grandan sumon. Reveninte hejmen, dum senvesti?ado ?i deklaris al mia avo pri sia malgajno kaj ordonis pagi ?in. La mortinta avo, kiel mi memoras, estis kvaza? ?ia domadministranto. Li timis ?in kiel fajron; tamen, a?dinte pri tioma malgajno, li perdis la paciencon, ekkoleris, prenis kalkulilon, pruvis al ?i, ke dum duonjaro ili elspezis duonmilionon, ke ili havas en Paris nek sian apudmoskvan, nek la saratovan bienon, kaj kategorie rifuzis pagi la monon. La avino lin vangofrapis kaj enliti?is sola, kiel signo de sia malfavoro. La morga?on ?i venigis la edzon, esperante, ke la dirita hejma puno efikis, -- tamen ?i trovis lin ne?ancelebla. La unuan fojon dum sia vivo ?i malfieri?is kaj finvenis al rezonadoj kaj klarigoj; ?i esperis konsciencigi lin, pruvante, ke estas diferenco inter princo kaj veturigisto. Nenio farebla! La avo ribelis. Ne, ne, kaj nenion plu. La avino ne sciis, kion fari. ?i bone konis rimarkindan homon. Vi certe a?dis pri la grafo de Saint-Germain, pri kiu oni rakontas multon miraklan. Vi scias, ke li afektis esti la ,,vaganta judo", eltrovinto de viveliksiro kaj de filozof?tono. Oni lin mokridis kiel ?arlatanon, kaj Kazanova en siaj memorskriboj diras, ke li estis spiono; cetere Saint-Germain, malgra? sia mistereco, havis tre respektindan ekstera?on kaj estis societema kaj kompleza homo. Mia avino ?is nun ?atas lin ?is memforgeso kaj koleras, se oni parolas pri li senrespekte. La avino sciis, ke Saint-Germain povas disponi pri grandaj monsumoj. ?i decidis sin turni al li, sendis al li skriba?eton kaj petis viziti ?in senprokraste. La maljuna strangulo venis tuj kaj trovis ?in en terura ?agreno. ?i pripentris al li per plej nigraj koloroj la barbarecon de sia edzo kaj fine diris, ke sian tutan esperon ?i fidas al lia amikeco kaj komplezemo. Saint-Germain enpensi?is. ,,Mi povas servi al vi per tia sumo," li diris: ,,sed mi scias, ke vi ne estos trankvila, ?is kiam vi ne elpagos vian ?uldon, kaj mi ne volas ka?zi al vi novajn klopodojn. Ekzistas alia rimedo, -- vi povas regajni." -- ,,Sed, kara grafo," respondis la avino: ,,mi diras ja al vi, ke mi tute ne havas monon." -- ,,Mono ne estas bezona," rediris Saint-Germain: ,,bonvolu min a?skulti." Kaj li malkovris al ?i iun sekreton, pro kiu ?iu el ni konsentus pagi tre kare...
La junaj kartoludantoj ekstre?is la atenton. Tomski ekbruligis pipon, enspiris la tabakfumon kaj da?rigis:
-- Samvespere mia avino partoprenis ,,le jeu de la reine" en Versailles. La duko de Orl?ans estis la kartbankisto; mia avino faciltone senkulpigis sin, ke ?i ne alportis la ?uldatan monon, pretekstinte iun elpensitan rakonteton, kaj komencis ludi. ?i elektis tri kartojn, -- ?iuj tri gajnis unu post la alia, kaj mia avino tute liberi?is de sia ?uldo.
-- Bontrafa okaza?o! -- diris unu el la gastoj.
-- Fabelo! -- rimarkis Hermano.
-- Eble falsitaj kartoj! -- diris tria.
-- Mi ne opinias tion, -- respondis gravtone Tomski.
-- Kiel! -- ekkriis Narumov: -- ci havas avinon, kiu divenas tri sinsekvajn gajnontajn kartojn, kaj ci ne profitas ?ian kabalistikon?!...
-- He, je diablo! -- respondis Tomski: -- ?i havis kvar filojn, inter ili mian patron, ?iuj kvar -- pasiaj kartludantoj, kaj al neniu ?i malkovris sian sekreton, kvankam ?i estus tre enspeziga por ili -- kaj anka? por mi. Tamen jen, kion rakontis al mi mia onklo, la grafo Ivan Ilji?, kaj kion li certigis per sia honoro. La mortinta ?aplicki, tiu sama, kiu mortis en plena mizero, mal?pareginte milionojn, foje en sia juneco malgajnis -- se mi ne eraras, al Zori? -- ?irka? tricent mil rublojn. Li estis senesperega. Mia avino, kiu ?iam estis severa al petola?oj de junaj homoj, ial ekkompatis ?aplicki-n. ?i konigis al li tri kartojn, por ke li ludu ilin unu post la alia, kaj igis lin ?uri je sia honoro, ke li neniam plu kartludos. ?aplicki iris ?e sian venkinton, kaj ili komencis ludi. ?aplicki metis sur la unuan karton kvindek mil kaj gajnis; li ludis ,,paroli", ,,paroli-pe", -- regajnis la perditon kaj e? iom pli...
-- Tamen, estas tempo por iri dormi: estas jam kvarono anta? la sesa.
Efektive, jam mateni?is. La junuloj fintrinkis siajn glasojn kaj disiris.
La maljuna grafino N. sidis en sia tualetejo anta? spegulo. Tri junulinoj ?irka?is ?in. Unu tenis poteton kun ru?igilo, la dua skatoleton kun harpingloj, la tria kufon kun fajrokoloraj rubandoj. La grafino tute ne pretendis je beleco, jam delonge velkinta, tamen ?i konservis ?iujn kutima?ojn de sia juna?o, severe sekvis la modojn de la sepdekaj jaroj kaj vestadis sin same longe, same zorge, kiel anta? sesdek jaroj. Apud fenestro, anta? brodstablo, sidis fra?lino, ?ia edukatino.
-- Mi vin salutas, grand'maman! -- diris enirinta juna oficiro. -- Bonjour, mademoiselle Lise. Grand'maman, mi havas peton al vi.
-- Kio estas, Paul?
-- Permesu, ke mi povu prezenti al vi unu el miaj amikoj kaj venigi lin vendrede al via balo.
-- Ho, jes! estis tre gaje; oni dancis ?is la kvina matene. Kiom bela estis sinjorino Jelecki!
-- He, mia kara! Kion belan ci trovas en ?i? ?u tia estis ?ia avino, la princino Darja Petrovna!... Sed mi supozas, ke ?i jam tre maljuni?is, la princino Darja Petrovna?
-- Kiel -- maljuni?is? -- rediris distrite Tomski: -- ?i jam anta? sep jaroj mortis.
La fra?lino levis la kapon kaj faris signon al la juna homo. Li ekmemoris, ke oni ka?adis anta? la maljuna grafino la morton de ?iaj sama?ulinoj, kaj ekmordis sian lipon. Sed la grafino akceptis la novan por ?i sciigon kun granda indiferenteco.
-- ?i mortis! -- ?i diris: -- kaj mi ne sciis tion! Ni ricevis samtempe la oficon de kortegaj fra?linoj, kaj kiam ni estis prezentataj al la imperiestrino...
Kaj la grafino je la centa fojo rakontis al la nepo sian anekdoton.
-- Nu, Paul, -- ?i diris poste: -- helpu al mi levi?i el la se?o. Lizanjo, kie estas mia flartabakujo?
La grafino kun siaj servistinoj iris post la kurten?irmilon por fini sian tualeton. Tomski restis kun la fra?lino.
Add to tbrJar First Page Next Page
