Read Ebook: Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj by Shakespeare William Reed Ivy Kellerman Translator
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page
Ebook has 1731 lines and 27834 words, and 35 pages
Translator: Ivy Kellerman Reed
SHAKESPEARE
KIEL PLA?AS AL VI
KOMEDIO EN KVIN AKTOJ
Tradukis DRO. IVY KELLERMAN
Speciale tradukita por, kaj ludita ?e La Sesa Internacia Kongreso de Esperanto
Washington, D. C., USONO.
MCMX
La jena traduka?o estis ludata sur eksterdoma scenejo, je la dekkvina de a?gusto, 1910a, en la urbo Washington, Distriko Kolumbio, Usono, de la "Hickman Players" sub la kontrolo de S-ro Robert Nugent Hickman, kiu estis dek du jarojn Scendirektoro por la trupoj de Charles Frohman, William Gillette, Annie Russell, k.t.p., el la Empire Teatro en Nov-Jorko, kaj kiu nun estas la Direktoro de la "Hickman Players" kaj Direktoro de la "Hickman School of Speech and Drama," en Washington, Distrikto Kolumbio.
La ilustra?oj de diversaj scenoj, kiuj estas en ?i tiu libro, estas fotografa?oj de la "Hickman Players" ludantaj Kiel Pla?as al Vi.
Anta?parolo.
?e anta?aj kongresoj oni jam rekonis la valoron de la drama arto kiel rimedo por prezenti la belecon kaj simplecon de Esperanto, ludinte scenojn kaj recitinte elekta?ojn teatrajn; kaj ?e la Kvara kaj Kvina Kongresoj de Esperanto oni ludis tutajn dramojn.
Scenojn kaj recita?ojn el Shakespeare oni jam donis, sed restis por la Sesa Kongreso prezenti je la unua fojo, kiel tutan teatra?on en Esperanto, unu plej popularan el la verka?oj de tiu universale konata verkisto.
Por tia entrepreno estas bezonita la plej zorga preparado je la aran?ado de la teksto, je la tradukado, je la elektado de la aktoroj, kaj je la anta?ripetado. La sukceso de la entrepreno ni ?uldas al la nelacemaj klopodoj de D-ro Kellerman kaj S-ro Robert Nugent Hickman. Al D-ro Kellerman ni ?uldas la akuratecon kaj bonsonecon de la traduka?o, la fidelan altenadon al la originala verka?o, e? ?is la plej malgranda detalo en versfarado de ?i tiu miriadintenca poeto; al Direktoro Hickman ni ?uldas la administradon de la ludo, la paciencan kontroladon de la anta?ripetoj, kaj la kunvenigadon de kapablaj volontaj aktoroj, je libertempa sezono, malproksime de la teatra centro de Usono.
Edwin C. Reed, Sekretario de la Sesa Internacia Kongreso de Esperanto.
PERSONOJ:
La Duko, kiu estas ekzilita. Frederiko, lia frato, kiu uzurpis lian dukolandon. Amienso, } lordoj sekvantaj la ekzilitan dukon. Jakveso, } Labelo, kortegano sekvanta Frederikon. Karlo, baraktisto de Frederiko. Olivero, } Jakveso, } filoj de Siro Rolando de Bojz. Orlando, } Adamo, } servistoj de Olivero. Deniso, } Tu?-?tono, ?ercemulo. Siro Olivero Martekst, pastro. Koreno, } pa?tistoj. Silvio, } Gulielmo, kamparano, enami?inta je A?dreo. Persono reprezentanta Himenon. Rozalindo, filino de la ekzilita duko. Celio, filino de Frederiko. Febino, pa?tistino. A?dreo, kamparanino. Lordoj, pa?ioj, sekvantoj, k.t.p.
Sceno: La domo de Olivero; la kortego de Duko Frederiko; kaj la arbaro Ardeno.
Kiel Pla?as Al Vi
Frukto?ardeno apud la domo de Olivero.
Eniras Orlando kaj Adamo.
Orl.
Kiel mi rememoras, Adamo, okazis la? la jena maniero: li donis testamente al mi nur du mil kvincent spesmilojn, kaj, kiel vi diras, ordonis al mia frato ke li bone min eduku; kaj de tiam komenci?as mia mal?ojo. Mian fraton li sendis al la lernejo, kaj rumoro bonege parolas pri lia progreso: sed min mem li edukas kamparmaniere ?i tie ?ehejme, a?, por diri pli precize, li min ?i tie maledukas; ?ar ?u oni nomus tion edukado, por sinjoro havanta mian rangon, kio ne malsimilas al la endomigo de bovviro? Liaj ?evaloj estas pli bone edukitaj; ?ar krom tio, ke ili estas belaj pro bona nutra?o, oni dresas ilin, kaj por tio oni dungas multekostajn rajdistojn: sed mi, lia frato, gajnas ?e li nenion, krom altkreskadon; pro kio liaj bestoj en la farmokorto ?uldas al li tiom, kiom mi. Aldone al ?i tiu "nenio," kiun li tiel sufi?ege donas al mi, lia konduto ?ajnas forpreni de mi tion, kion la Naturo donis al mi: li min lasas man?i kun la servistoj, malpermesas al mi la rangon fratan, kaj la? sia eblo forprenas mian ?entilecon per tia maledukado. Estas ?i tio, Adamo, kio min ?agrenas; kaj la spirito de mia patro, kiu, mi kredas, enestas en mi, komencas ribeli kontra? tia sklaveco: mi ne plu ?in elportos, kvankam mi ankora? ne konas ian ajn rimedon por ?in eviti.
Adamo.
Jen venas mia mastro, via frato.
Orl.
Flanken iru, Adamo, kaj vi a?dos kiamaniere li kondutos kontra? mi.
Eniras Olivero.
Oli.
Nu, vi! Kion vi faras ?i tie?
Orl.
Nenion: oni ne instruis al mi kiel fari ion ajn.
Oli.
Do, kion vi difektas?
Orl.
Efektive, mi helpas al vi difekti per senokupeco tion, kion Dio faris, kompatindan malindan fraton vian.
Oli.
Nu, vin pli bone okupu, kaj estu pendigita!
Orl.
?u mi pa?tu viajn porkojn, kaj man?u maizo?elojn kun ili? Kian trograndan porcion mi elspezis, ke mi suferu tian malri?econ?
Oli.
?u vi scias kie vi estas?
Orl.
Ho jes, tre bone: ?i tie en via frukto?ardeno.
Oli.
?u vi scias anta? kiu vi staras?
Orl.
Jes, pli bone ol li min konas. Mi scias ke vi estas mia pli maljuna frato; kaj la? la kondi?o de altranga deveno, vi devus min tia rekoni. La ?entileco de nacioj faras vin pli altranga ol mi, pro tio, ke vi estas la unue naskita; sed la sama tradicio ne forprenas de mi mian parencecon, e? se naski?us dudek fratoj inter ni: mi havas en mi tiom de mia patro, kiom vi, kvankam, mi konfesas, via plifrua naski?o vin rajtigas al pli granda porcio da respekto.
Oli.
Kion, junulo!
Orl.
Add to tbrJar First Page Next Page