bell notificationshomepageloginedit profileclubsdmBox

Read Ebook: Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj by Shakespeare William Reed Ivy Kellerman Translator

More about this book

Font size:

Background color:

Text color:

Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page

Ebook has 1731 lines and 27834 words, and 35 pages

Orl.

Nu, nu, pli maljuna frato, vi estas tro juna en ?i tio.

Oli.

?u vi metos la manon sur min, kanajlo?

Orl.

Mi ne estas kanajlo; mi estas la plej juna filo de Siro Rolando de Bojz; li estis mia patro, kaj tiu, kiu diras ke tia patro naskis kanajlojn, estas trioble kanajlo. Se vi ne estus mia frato, mi ne forprenus la manon de via gor?o, ?is post la alia mano estus el?irinta vian langon, kiu tion diris. Vi vin ripro?as.

Adamo.

Karaj mastroj, estu paciencaj: pro la rememoro pri via patro, estu pacemaj.

Oli.

Min lasu, mi diras!

Orl.

Mi ne vin lasos, ?is kiam mi volos: vi devos min a?di. Mia patro ordonis en sia testamento ke vi bone min eduku; vi min edukis kiel kamparanon, malklarigante kaj ka?ante al mi ?iun noblan econ. La spirito de mia patro fari?as forta en mi, kaj mi ne plu tion elportos: tial, permesu al mi tiajn ekzercojn, kiaj decas al nobelo, a? donu al mi la malgrandan porcion kiun mia patro testamente lasis al mi; havante tion, mi iros por a?eti mian bon?ancon.

Oli.

Kaj kion vi faros? ?u vi petos almozojn, post kiam vi estos elspezinta tion? Nu, do, eniru: mi ne min plu ?enos je vi; vi ricevos iom, la? via volo: mi petas al vi, foriru de mi.

Orl.

Mi ne plu vin ?enos ol estas necese por mia bonstato.

Oli.

Iru kun li, maljuna hunda?o.

Adamo.

?u "maljuna hunda?o" estas mia rekompenco? Efektive ja, mi eluzis miajn dentojn servante al vi. Dio gardu mian maljunan mastron! Li ne estus tiamaniere parolinta.

Eniras Deniso.

Den.

?u via mo?to vokis?

Oli.

?u Karlo, la baraktisto de la Duko, ne ?us ?eestis por paroli kun mi?

Den.

Se pla?as al vi, li jam ?eestas ?e la pordo, kaj petas permeson eniri ?e vin.

Oli.

Envoku lin. Tio estos bona metodo; kaj morga? okazos la barakta konkurso.

Eniras Karlo.

Kar.

Bonan matenon al via mo?to.

Oli.

Bona Sinjoro Karlo, kia nova?o ?e la nova kortego?

Kar.

Estas nenia nova?o ?e la kortego, Sinjoro, krom malnova nova?o: tio estas, ke la maljuna Duko estas ekzilita de sia pli juna frato, la nova Duko; kaj kun li sin propravole ekzilis tri a? kvar amantaj lordoj, kies bienoj kaj rentoj ri?igas la novan Dukon; tial li volonte permesas ke ili forvagu.

Oli.

?u vi povas diri ?u Rozalindo, la filino de la Duko, estas ekzilita kun sia patro?

Kar.

Ho ne; ?ar la filino de la nova Duko tiel amas ?in,--?ar de infaneco ili estas kune edukitaj,--ke ?i estus sekvinta ?in en ekzilon, a?, restinte post ?i, estus mortinta. Rozalindo estas ?e la kortego, ne malpli amata de la Duko ol estas lia propra filino; kaj neniam du sinjorinoj tiom amis reciproke, kiom ili amas.

Oli.

Kie lo?as la maljuna Duko.

Kar.

Oni diras ke li jam estas en la arbaro Ardeno, kaj multe da bonaj viroj kun li; kaj tie ili lo?as, same kiel pratempa Robino Hood en Anglujo. Oni diras ke multe da junaj viroj iras amase al li, ?iutage, kaj gaje pasigas la tempon tiel, kiel oni ?in pasigis dum la ora epoko.

Oli.

Nu, ?u vi baraktos ?e la nova Duko?

Kar.

Jes, certe; kaj mi venis por diri ion al vi. Oni diris sekrete al mi, ke via pli juna frato, Orlando, deziras veni maskevestita, por provi la baraktadon kontra? mi. Morga?, Sinjoro, mi baraktos por mia bona famo; kaj tiu, kiu forkuros de mi, ne havante rompitan kruron, estos bonega baraktanto. Via frato estas juna kaj delikata; kaj, pro amo al vi, mi ne volus lin faligi, se li enirus kontra? min; tamen, mi devos, pro mia propra honoro; tial, pro mia amo al vi, mi venis ?i tien por vin sciigi, tiucele, ke vi povu lin deteni de lia intenco, a? bone elporti tian malhonoron, kian li suferos, ?ar li mem estos ?in ka?zinta, tute kontra? mia deziro.

Oli.

Mi dankas vin, Karlo, pro via amo al mi, kiun mi bone rekompencos. Min mem oni sciigis pri tiu intenco de mia frato, kaj mi per ka?itaj modoj penis lin deturni de ?i, sed li estas obstina. Mi diros al vi, Karlo: li estas la plej obstina?a junulo en Franclando, plena je ambicio, enviema imitanto de ?ies bonaj ecoj, ka?ema kaj malbonega konspiranto kontra? mi, sia propra frato: tial, agu la? via diskreteco; estas indiferente al mi ?u vi rompos al li la kolon, ?u la fingron. Kaj, atentu; ?ar se vi lin iomete hontigos, a? se li ne glore sukcesos kontra? vi, li venenos vin, enkaptiligos vin per ia perfida rimedo, kaj neniam ellasos vin, ?is post li iamaniere estos vin mortiginta. ?ar, mi certigas al vi, kaj preska? kun larmoj mi ?in diras, ke ne vivas nuntempe iu ajn, tiel juna kaj kanajla kiel li. Mi parolas nur frate pri li; sed se mi detale lin priskribus al vi, mi devus ru?i?i kaj plori, kaj vi pali?us kaj miregus.

Kar.

Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page

 

Back to top